|
Article on other languages:
|
ISBN estas internacia normigita numero de libro (angle International Standard Book Number). En Esperanto oni uzas, konservante la literojn ISBN: Internacia Sistema Bibliografia Numero. Ĝin difinas la normo ISO 2108. ISBN unusignife identigas neperiodan publikaĵon: libron aŭ alian similan komunikilon. Por gazetoj kaj aliaj periodaĵoj validas ISSN.
KonsistoISBN konsistas el la vorto ISBN sekvata de kvar-parta numero kun disigaj streketoj. La numero longas 10 signojn antaŭ 1997 (ISBN-10), kaj 13 signojn ekde 1997 (ISBN-13), ne enkalkulante la streketojn. Se la kvar partoj sume malpli longas ol 10 aŭ respektive 13 signoj, oni ŝtopas la trian parton per nuloj.
En la nova ISBN-13, la GS1-prefikso estas 978 kaj fariĝos 979, kiam la nunaj ISBN-oj elĉerpighos. Kontrolcifero en la malnova sistemo ISBN-10La lasta cifero dekstre estas kontrolcifero, kiu estas kalkulita per modulo 11 kun pezoj maldekstre-dekstren de 10 ĝis 2, uzante je X anstaŭ 10 (kaj 0 anstataŭ 11). Tio signifas ke oni multiplikas la 9 unuajn ciferojn de l' ISBN, per sekvenco de 10 ĝis 2 kaj ke ni tiam dividas la sumon per 11. La resto de l'divido oni nun subtrahas de 11 kaj jen la kontrolcifero. Ni prenu kiel ekzemplo je la ISBN 0-415-28807-? de l' libro de Robert Phillipson "Ĉu nur-angla Eŭropo?" redaktita en la angla. sumo = 0×10 + 4×9 + 1×8 + 5×7 + 2×6 + 8×5 + 8×4 + 0×3 + 7×2 = 0 + 36 + 8 + 35 + 12 + 40 + 32 + 0 + 14 = 177 177 / 11 = 16 restas 1 11 - 1 = 10 Tiel la kontrolcifero estas "X" kaj la tuta ISBN 0-415-28807-X Kontrolcifero en la nova sistemo ISBN-13La lasta cifero dekstre estas kontrolcifero, kiu estas kalkulita per multipliko de l' 12 ciferoj de l' ISBN, maldekstre-dekstren per alternative 1 kaj 3. Poste oni dividas la rezulton per 10 (modulo 10) kaj subtrahas la reston el 10 por obteni la kontrolciferon. Se la resto de l' divido estas 10, oni anstataūas ĝin per 0. Ekzemple, la kontrocifero (ISBN-13) de l' sama libro, 978-9209-17084-? kalkuliĝas ĉi-tiele: s = 9×1 + 7×3 + 8×1 + 9×3 + 2×1 + 0×3 + 9×1 + 1×3 + 7×1 + 0×3 + 8×1 + 4×3 = 9 + 21 + 8 + 27 + 2 + 0 + 9 + 3 + 7 + 0 + 8 + 12 = 106 106 / 10 = 10 restas 6 10 – 6 = 4 Tiel la kontrolcifero estas 4 kaj la tuta ISBN-13 estas ISBN 978-9209-17084-4 AdministroCentre kunordigas la disdonon de ISBN la Internacia ISBN-agentejo. La eldonejoj petas la donon de ISBN ĉe ilia respektiva ŝtata ISBN-agentejo. Eksteraj ligiloj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net