|
Article on other languages:
|
La inkaa imperio estis inter la 13-a kaj 16-a jarcentoj grandega, bone organizita imperio, kie regis la inkaoj, sudamerika indiĝena etno (indiĝenaj popoloj de Sud-Ameriko), dum la de ili regata plimulto de la loĝantaro estis keĉuoj. La plej grandan etendiĝon, influon atingis la imperio siatempe de la hodiaŭa Ekvadoro ĝis Ĉilio kaj Argentino. La rita, ekonomia kaj kultura centro estis la ĉefurbo Kuzko en la hodiaŭa Peruo.
SuperrigardoLa oficiala lingvo en la imperio estis la keĉua, nomata ankaŭ runasimi (runa = 'homo'; simi = 'lingvo'). La reganta nobela tavolo inter si uzis alian, kvazaŭ sekretan lingvon, la pukvinan (laŭ hispana ortografio:puquina) alinome inkasimi - do lingvo de la inkaoj. Ĝi estis versajne la origina lingvo de tiu etno. Pli malfrue oni konsideris ĝin lingvo de la dioj pro la kredo, ke la imperiestra familio rekte devenas de la dioj. Skribo per literoj ne estis konata; anstataŭe oni uzis nodoskribon nomatan kipuo (quipú), kiu esprimis nur ciferojn. Ankoraŭ ne regas certeco ĉu plia speco de skribo estis la tokapuoj (tocapu) - ĉiam ripetiĝantaj desegnoj en teksaĵoj. La nobeluloj kaj la oficistoj ĝuis multajn privilegiojn. Ili ne devis partopreni en kampolaboro kaj militoservo, rajtis havi plurajn edzinojn kaj porti ornamaĵojn. La aktuala imperiestro estis adorata kiel dio, apud la sunodio Inti, la kreodio Virakoĉa kaj la terdiino Paĉamama. Grandiozajn laborojn plenumis arkitektoj, strato- kaj pontokonstruistoj. La strata reto estis proksimume 40.000 km longa. La arkitektoj starigis konstruaĵojn el ciklopaj ŝtonoj, kiuj pezis plurajn tunojn kaj senfende intertenis sin per konvenaj angulaj formoj. Grandakvantaj kirurgiaj operacioj pri kranioj kaj ekstremaĵoj atestas kiom progresis la medicino en la inkaa imperio. Ĝiaj anoj scipovis la arton teksi kaj produktis vestojn el la delikata lano de vikuno kaj alpako. Dum festoj kaj solenaĵoj ili muzikis per okarino, ceramika blovinstrumento. La trovitaj ceramikaĵoj montras simplajn desinojn kaj malhavas la ludemon de pli fruaj kulturoj. Iloj por laboro kaj milito estis produktitaj el kupro kaj bronzo. Por nutri grandegan loĝantaron en altmontaraj kondiĉoj kaj por eviti malsatmizerojn, oni terasigis preskaŭ ĉiujn deklivojn kaj akvumis ilin per kanaloj. Verŝajne en la imperio okazis kultivo de proksimume 70 plantospecioj por nutraj celoj. Plusaĵoj estis konservataj en specialaj magazenoj. HistorioEstiĝoPri la estiĝo de la Inkaa imperio ekzistas diversaj legendoj. La plej konata venas de la kronikisto Garcilaso de la Vega. Laŭ lia skribo, la unua inkaa reganto Manco Cápac, filo de la Suno kaj lia frato Oqllo estis senditaj de la Sun-Dio Inti al la Tero por plibonigi ĝin. Ili atingis la Teron sur la suninsulo en la Lago Titikako. La Sun-Dio donacis al ili oran bastonon; kie ili sukcesos enterigi la bastonon per unu bato, tie ili fondu setlejon. Post longaj vagadoj ili trovis en la jaro 1200 la urbon Kuzko, kiu laŭ ilia kompreno estis la umbiliko de la mondo. La mitan Titikaka-lagon, en kiu troviĝas ankaŭ la Lun- kaj Suninsulo - sur kiu kuŝas la rita ŝtono Titi-Khar'ka -, traktis sankta la keĉue parolantaj inkaoj kaj la ajmare parolantaj posteuloj de la popolo de Tiahuanaco. La du kulturoj havis samajn radikojn: la vorto "titi" signifas ajmare "montara kato", "caca" keĉue "roko"n. Laŭ tradicio, la inkaa imperio havis 13 regantojn. La unuaj 8 estas duone historiaj, duone mitologiaj personoj. La lastaj 5 inkaj regantoj estas historie pruvitaj. Leviĝo kaj ekspansioAlveninte al Kuzko la unuaj hispanaj kronikistoj notis la buŝajn tradiciojn de la inkaoj. Tiuj notoj ne estas historie pruveblaj, sed peras bildon, kiel la inkaoj iĝis dominanta popolo en Sud-Ameriko per taktiko kaj konkeroj. Kiam la inkaoj atingis la regionon de Kuzko , vivis tie ankoraŭ diversaj aliaj triboj, inter ili la gualla-oj kaj la sauasera-oj. La gualla-ojn atakis la relative eta popolo de inkaoj kaj murdis ĉiun. Pro tio la sauasera-oj provis kune kun alia tribo defendi sin kontraŭ la invadantoj. La inkaoj venkis ankaŭ super tiu triba ligo kaj strebis la restajn tribojn subjugigi. Ili okupis la akvuman sistemon de Alcabiza kaj diktis tributdevon je Culunchima. Per tiuj paŝoj ili venigis la areon inter la riveroj Huatanay kaj Tullumayo sub sian kontrolon. Dum la konkeroj, Inti (la Sundio) havis gravan rolon kiel kultobjekto. Ĝi estis konservita en pajla kesto kaj adorata kiel sanktaĵo. La posteuloj de la unua Inkao Manco Cápac (Manko Kapak) ne kuraĝis malfermi la keston. Nur la kvara inkao Mayta Cápac aŭdacis fari tion. En la legendo estas fabelata, ke la sankta objekto de Inti kapablas paroli kaj donas konsilojn por la konkeroj. La kvina inkao Cápac Yupanqui gvidis unuafoje militirojn kontraŭ malproksime loĝantaj popoloj. Ekde tiu tempo la inkaoj akiras regionan signifon. La Ayarmaca-oj (ajarmakoj) - unu el la plej gravaj triboj de la ĉirkaŭo – estis gajnitaj per geedziĝo de la filino de reganto Tocay Cápac kaj Cápac Yupanqui. Per tiu alianco okazis ankaŭ milita unuiĝo. La sesa inkao Inca Roca edzinigis la filinon de de reganto de Guayllacan-oj kaj el tiu alianco naskiĝis la sepa inkao Yahuar Huacac (Jahuar Huakak). Tiutempe ŝanĝiĝis la rilato al la Ayarmaca (ajarmakoj). Ĝis tima la du popoloj estis samrangaj, sed la kreskanta dominado de la inkaoj kaŭzis konfliktojn. La oka inkao Viracocha Inca venkis sian rivalon Tocay Cápac kaj subjugigis ties popolon. Kun la popolo de la keĉuoj la inkaoj havis bonajn ekonomiajn rilatojn, kiuj estis ankoraŭ pli firmigitaj per geedziĝo de Viracocha Inca kaj filino de ĉefulo. La malamikoj de la keĉuoj, la Chanca-oj (ĉankaoj?) signifis minacon ankaŭ por la inkaoj kaj Kuzko. La filo de Viracocha, Yupanqui serĉis aliancanojn kontraŭ la ĉankaoj kaj trovis la du tribojn Cana kaj Canchi. En 1438, la ĉankaoj sieĝis Kuzkon. Spite al la nombroplimulto, ili ne sukcesis konkeri la urbon. Finfine ili estis venkitaj fare de Yupanqui. Yupanqui iĝis samjare la naŭa inkao kaj ricevis la nomon Pachacútec. Ekde tiu tempo ekzistas ekzaktaj historiaj notoj. Florada tempo de la inkaa imperioDum la rega epoko de Pachacútec inter 1438 kaj 1471, tiu plilarĝigis la inkaan teritorion en la centra regiono de la Andoj de la Titikaka-lago ĝis Junín. La imperio de Tahuantinsuyo (keĉue Tahuantinsuyo, tahua - kvar, antar - provinco, suyo - lando) estis dividita laŭ la kvar ĉielaj direktoj, la flago iĝis la ĉielarka flago kaj Kuzko evoluis al rita, ekonomia kaj kultura centro. Pachacútec konstruigis en la ĉirkaxuo agrikulturajn terasojn por kultivi maizon tiel helpante la provizadon de la loĝantaro. De la riveroj Río Sapphi kaj Río Tullumayo kanaloj alkondukis freŝan akvon tra la tuta urbo, provizis la loĝantaron kaj igis la urbon pura. En 1471 Túpac Yupanqui kiel la 10-a Inkao transprenis de sia patro la regopovon super la imperio. Sub lia gvido la imperio atingis sian plej grandan areon inter Quito en nuna Ekvadoro kaj Santiago en la nuna Ĉilio. Oni invitis altrangulojn de la subigitaj triboj al Kuzko kaj komisiis ili per gravaj administradaj postenoj. Tiu lerta politiko servis ne nur la internan trankvilon, sed allogis por setlado artistojn, filozofojn kaj sciencistojn. 1493 transprenis la imperion Huayna Cápac, la 11-a Inkao. Li translokis la ĉefsidejon al Quito, por esti proksime al la maltrankvila areo kaj strebis por plia ekspansio. En siaj lastaj jaroj atingis lin raporto pri barbaj, blankaj viroj. Antaŭ la proksima morto li decidis dividi la imperion inter la du filoj. Atahualpa ricevis la nordan regionon kaj rezidis en Cajamarca, dume Huáscar ricevis la sudan parton kun Kuzko kiel registara sidejo. En 1527 Huayna Cápac mortis pro epidemio. La dupartigo de la imperio kondukis al akraj disputoj inter la fratoj. Kvankam la inkaoj ŝatis Huáscar liaj trupoj malvenkis 1532 kontraŭ la nordaj, kiuj estis pli batalspertaj. Huáscar estis kaptita kaj ekzekutita. Atahualpa iĝis tiel la senlima reganto super la tuta inkaa imperio. PereoEn aprilo de la jaro 1532 la hispano Francisco Pizarro alvenis per ŝipo al la bordo de Peruo. Jam kelkajn jarojn antaŭe en la imperio de la inkaoj aperis malsanoj nekonataj ĝis tiam. De Mezameriko suden disvastiĝis variolo kaj morbilo epidemie kaj mortige. Pizarro ne trafis fortan imperion. La inkaan ŝtaton skuis interna milito inter la fratoj Atahualpa kaj Huáscar pri la heredo de sia patro , imperiestro Huayna Cápac. La minacon de la imperio pliigis malkontento de la subjugaj popoloj. En la frata konflikto triumfis Atahualpa (Ataŭalpo). Tiu subtaksis la danĝeron, kiun prezentis la alveno de la hispanoj. La 15-an de novembro 1532 Atahualpa afable akceptis viziton de Pizarro kaj liaj 168 kunuloj, kiuj, fiuzante la okazon, kaptis lin kaj komencis sangan buĉadon inter ties 20.000 ĉeestantaj militistoj. La atakoj flanke de la hispanoj efikis ŝoke. La inkaoj ne konis la taktikon de embusko, nek ĉevalojn aŭ pulvopafilojn. Iliaj kirasoj el ledo kaj kotono ne povis rezisti al ŝtalaj armiloj. Plejparte ili fuĝis sen provi defendon. Por aĉeti liberecon Atahualpa promesis plenigi tutan ĉambron per oro kaj arĝento. Tiucele estis malplenigitaj ĉiuj temploj de la lando. Karavanoj de lamoj alportis kultobjektojn el ĉiuj anguloj de la imperio. Tamen milita tribunalo de la hispanoj akuzis Atahualpa pri murdo de la frato, servado al idoloj, plurobla edzeco kaj perfida komploto kaj kondamnis lin al morto per fajro. Por ne malebligi la tradician solenan omaĝadon al la korpo de mortinta Inkao, Atahualpa akceptis kristanan bapton. La 29-an de aŭgusto 1533 li estis ekzekutita per sufoko. Kiel marionetan posteulon la hispanoj enpostenigis la duonfraton de Atahualpa sub la nomo Manco Cápac la 2-a. La rezisto de la inkaoj kontinue malkreskis. Esperante atingi sendependecon, la subigitaj popoloj transiris al la flanko de la konkerantoj. La 15-an de novembro 1533 Pizarro atingis la ĉefurbon Kuzko, kiu kapitulacis sen konsiderinda rezisto. Kiam en la jaro 1536 Manco Cápac la 2-a ekoponis, la hispanoj forpelis lin el Kuzko. Kun siaj sekvantoj li retiriĝis al la monta fortreso Vilcabamba kaj provis rezisti al la hispanaj invadintoj. Okaze de konflikto inter Pizarro kaj Diego DE ALMAGROl, li subtenis la lastan, kiu tamen murdigis lin en 1544. Liaj filoj Sayri Túpac kaj Titu Cusi Yupanqui daŭrigis la batalon. Post kiam ambaŭ mortis, ilia duonfrato Túpac Amaru transprenis la tronon. La 24-an de julio 1572 la hispanoj entreprenis militan ekspedicion kaj okupis Vilcabamba. Túpac Amaru jam antaŭe fuĝis. Arestita post perfido de lia restadejo, li estis senkapigita en Kuzko la 24-an de septembro 1572. Laŭ legendo aro da inkaaj nobeluloj eskapis kaj retiriĝis al la „perdita“ urbo Paititi. Ŝtato kaj SocioLa politika organizo kaj administro
Ollantaytambo estis grava administra, religia, agrokultura kaj milita centro
La plej potenca persono en la imperio estis Sapa Inca, la reganta inkao aŭ imperiestro, ankaŭ mallonge nomita Inkao. Post elekto de nova reganto, liaj subuloj konstruis por lia familio novan loĝpalacon. En la loĝejo de la antaŭa imperiestro plu restis ties familianoj. Nur devenuloj de la origina inkaa tribo havis ŝancon avanci ĝis la imperiestra nivelo. La edukado de la plej multaj familianoj de la Inkao okazis en "domoj de la scio" (Yachayhuasis). La inkaoj sukcesis krei grandegan imperion per siaj militaj kapabloj, sed tiuj ne sufiĉus vivteni ĝin por longa tempo. Stabiligo de la imperio eblis nur per perfekta administrantaro, kiu kapablis efike apliki la resursojn de la lando. Tiurilate la imperio de la inkaoj estas komparebla kun la antikva Egiptio kaj la romia imperio. La inkaoj scipovis taŭge uzi la subigitajn popolojn. El la amaso de disponeblaj energioj, spertoj, teknologioj kaj laborantoj ili ĉerpis kampulojn, soldatojn, arkitektojn kaj ŝtontajlistojn. Per ili eblis konstrui irigaciajn kanalojn, terasojn, stratojn kaj templojn. La altrangulojn de la diversaj gentoj ili transloĝigis al Kuzko kaj konfidis al ili gravajn administrajn funkciojn. La plej bonaj metiistoj de la imperio estis komisiitaj produkti valorajn teksaĵojn kaj artobjektojn, ceramikaĵojn kaj metalaĵojn. Tiu ĉi prudenta manovro certigis respekton flanke de la subjugigitaj etnoj kaj tion la inkaoj lerte eluzis. Ĉiu devis servi al la imperio, ankaŭ la reganto mem. Ĉirkaŭ ties persono disvolviĝis rita kulto, laŭ kiu la reganta inkao devenas de la sundio. La imperio estis organizita kiel federacia sistemo. Ĝi konsistis el la centra registaro, gvidata de la Inkao, kaj kvar provincoj Chinchaysuyu (nordokcidento), Antisuyu (nordoriento), Qontisuyu (sudokcidento) kaj Qollasuyuand (sudoriento). Kie la anguloj de la kvar provincoj renkontiĝis, tie troviĝis Kuzko, la ĉefurbo de la imperio. La kvar provincestroj nomiĝis apo. En la rango sub ili funkciis 90 t'oqrikoq, lokaj gvidantoj. Ĝenerale ili administris po urbon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon. Sub ili sekvis kvar pliaj administraj ebenoj. Ekzistis apartaj komandoĉenoj por religiaj kaj militaj aferoj. En tiu sistemo do funkciis almenaŭ parta reciproka potencreguligo. ReligioLa inkaoj kredis pri la forto de la suno, la bonfaranto de Tero. Tial oni okazigis sunfestojn por omaĝi al la sundio. Por eviti ke suno kaj luno ĉesas moviĝi, oni metis ŝtonojn sur la montopintojn. La sundio nomiĝis Inti, la lundio Quilla. En Inkaio oni kredis pri postmorta vivo kaj tial ankaŭ honoris siajn praulojn. Temploj
Sanktejoj
Pastroj kaj „elektitaj virinoj“
Aŭgurado
Oferoj
ArmeoStrukturo
Armiloj
Strategio
Ekonomio, tekniko, kulturoKonstruarto
La malnova inka-fortikaĵo Maĉu Piĉu
El Kuzko, la rita kaj politika centro, la inkaoj faris urbon kun modela arkitekturo, kiu mirigis ĉiun vizitanton. Ĝiaj stilo kaj konstrumaniero ekdominis ĉie en la imperio. Tamen la arkitektoj ĉiam adaptis la konstruaĵojn al la ĉirkaŭaĵo kaj strebis harmonie kombini ambaŭ. La plej bona ekzemplo estas Maĉu Piĉu, kies planantoj kunfandis la arkitekturajn solvojn kun la geografia medio. La grandegaj konstruaĵoj havis ne nur praktikajn funkciojn. Ili ankaŭ estis impona elmontro de potenco kaj gloro kaj celis impresi eblajn malamikojn. En la konstruado de ŝtonaj temploj estis uzata senmortera konstruprocedo, kiun unuafoje grandaskale aplikis la tivanaku-oj. La ŝtonlaboristojn de la tivanakua regiono la inkaoj alportis al Kuzko, post konkero de la teritorio sude de la lago Titikako. Grandaj konstruaĵoj estis kunmetitaj el ciklopaj ŝtonoj, kiuj pezis plurajn tunojn kaj senfende intertenis sin per konvenaj angulaj formoj, per kiuj ili endentiĝis en la najbarajn ŝtonblokojn. La konstruistoj transformis ankaŭ la ĉirkaŭantan naturon. De la huarioj ili transprenis la terasigon de montodeklivoj por agrokultura uzo. (eblas aldoni tradukante anglan tekston sub "redaktu") TrafikoMultajn stratojn, precipe tiujn en la ebenaĵoj, la inkaoj transprenis de aliaj popoloj. Pri la konstruado de stratoj ili verŝajne multon lernis de la ĉimuoj (chimú). Huayna Cápac (1493 - 1527) estis probable tiu el inter la imperiestroj, kiu plej amplekse igis konstrui kaj plibonigi stratojn. La stratoj de la inkaa imperio ebligis rapidan transporton de trupoj, provizoj, varoj, informoj kaj havis gravan strategian signifon. Sen ili ne povus efike funkcii la kompleksa administra aparato. Mesaĝo pri ribelo aŭ malamika atako rapide atingis la ĉefurbon kaj la registaro tuj reagis per sendo de trupoj. Estis establita bonega informsistemo; stafedo de ekspreskuristoj kapablis pluporti novaĵon en unu tago trans proksimume 230 km. En distanco de 8 km troviĝis staciejoj, kie la kuristoj anstataŭis unu la alian. AgrokulturoPor certigi la provizon de la giganta imperio la inkaoj translokigis kampulojn tra la tuta lando kaj instigis varinterŝanĝon inter la diversaj regionoj. En stepaj areoj ili konstruigis akvumajn kanalojn. Ĉie sur montodeklivoj ekestis terasoj formantaj grandegajn ŝtuparojn, kien kanaloj alkondukis akvon. Tiel antaue neuzeblaj dezertoj kaj montaraj valoj transformiĝis je fekundaj grundoj. Plia kanalsistemo forfluigis la superabundan akvon de la malsekaj terenoj apud la bordoj de la lago Titikako kaj faris ankaŭ ilin kultiveblaj. En la imperio okazis kultivo de verŝajne proksimume 70 plantospecioj por nutraj celoj kaj aliaj uzoj (ekzemple kotono por teksaĵoj). Grandan parton de la kultivita areo okupis terpomo kaj maizo. Biero el maizo servis ankaŭ por ritaj agoj. Kelkakaze oni fridigis-sekigis terpomojn. Sur la terasoj de pli altaj situoj kreskis maizo, terpomo, kvinoo (greno), amaranto, kukurbo, tomato, ternukso kaj okao (manĝebla radiko), kajena pipro kaj kapsiko. La abunda nombro de kulturplantoj, kiujn la inkaoj evoluigis, envicigis Sudamerikon inter la gravajn historiajn centrojn, kie okazis diversigo de uzeblaj specioj. Multajn el tiuj ĉi plantoj poste disvastigis la hispanaj konkerantoj. Nuntempe ili estas tutmonde uzataj. Ĉedomaj bestoj estis lamo, ansero, alpako kaj kobajo. Aldone oni ĉasis diversajn bestojn por ricevi viandon, haŭtojn, peltojn kaj plumojn. MedicinoLa inkaoj havis tre bonajn konojn de plantoj kaj de ties efiko al la homo. Ili uzis kininon por trakti malarion. Per folioj de kokao ili malpliigis sentojn de doloron kaj malsato, kaj eltenis longadaŭrajn fortostreĉojn, ekzemple dum ili batalis en milito aŭ kuris longajn distancojn. Sur vundojn oni metis ankoraŭ varmajn boligitajn ŝelopecojn de de piproarbo. La kuracistoj sukcese aplikis la kirurgion de la kranio kaj de la ekstremaĵoj. Vestoj
Perua viro portanta tunikon.
La oficistoj de la imperio portis tunikojn, kies dezajno indikis ilian rangon. La apude bildigita tuniko reprezentis (laŭ hodiaŭa scio) la plej altan rangon. Ĝi montras aron de motifoj, kiuj estis uzataj ĉe tunikoj de funkciuloj en specialaj oficoj. Ekzemple la nigre-blanke kvadratita kampo, kies supran flankon kompletigas ruĝa triangulo, supozeble estis signo de soldatoj en la inkaa armeo. Kelkaj motifoj rilatas al pli fruaj kulturoj, interalie la stebita diamanto (huarioj) kaj la motifo kun tri-ŝtupaj ŝtuparoj (moĉeoj). La vestaĵoj estis dividitaj je tri klasoj. Avaska-ojn oni surmetis por hejma uzo. Ĝi havis fadenonombron de ĉirkaŭ 50 fadenoj/cm. La pli delikataj vestoj (nomataj "qunpi") dividiĝis je du kategorioj. La unuan oni kolektis kiel tributo en la tuta lando. Ĝi estis uzata por komerca interŝanĝo, por ornami regantojn, kiel donaco al politikaj aliancanoj kaj por firmigi la lojalecon de subuloj. La alia kategorio estis la plej alte estimata. Temis pri vestoj religiaj kaj imperiestraj. Unu centimetro de iliaj teksaĵoj havis ĉirkaŭ 230 aŭ eĉ pli da fadenoj. Nombro nenie en la mondo superita antaŭ la industria revolucio. Ceramiko kaj metalaĵojLa ceramikaĵojn plejparte karakterizis praktika utileco. Tamen ankaŭ ili reprezentis la imperian stilon, kiu dominis la teksaĵojn kaj metalobjektojn. Kvankam limigita je malmultaj formoj la ceramiko montris elstaran teknikon kaj sentivan kolorkomponon. Ĝenerale mankis plastikaj aŭ naturalismaj bildaĵoj, dominis ornamoj el geometriaj areoj. Al la plej belaj produktoj de la pra-perua ceramiko apartenis malprofundaj teleroj kaj pelvoj kovritaj per delikataj desinoj. La ceramikistoj de la inkaa imperio scipovis apliki kolorojn kaj desinojn en la ĝusta mezuro. Ilia ceramiko estis multkolora kaj polurita ĝis brilego. Krome muzikaj instrumentoj estis faritaj el ceramikaj materialoj. La prilaboro de metaloj nur en la 15-a jarcento gajnis evoluimpeton. Esenca novigaĵo estis la uzo de bronzo. Armilojn kaj laborilojn oni produktis kaj el kupro kaj el bronzo. Belegaj artaĵoj ekestis ankaŭ el oro kaj arĝento, sed kompare kun pli fruaj peruaj kulturoj tiuj ĉi metaloj estis disponeblaj en malpli granda kvanto. La popolo uzis objektojn bronzajn, nur la imperiestro rajtis uzi orajn kaj arĝentajn. La stilo de la metalaĵoj estis je granda parto inspirita de la arto de la ĉimuoj; ja el ties ĉefurbo Chan Chan la plej bonaj metalmetiistoj estis translokigitaj al Kuzko, kiam la reĝolando Chimor fariĝis parto de la imperio. LiteraturoLa pludono de literaturaĵoj okazis ekskluzive buŝe. Pri tio okupiĝis precipe profesiuloj, nomataj amauta-oj. Ilia tasko estis kolekti kaj transdoni aron de legendoj kaj historiaj raportoj, krome instrui siajn postsekvontojn. En la kadro de tiu ĉi buŝa tradicio okazis rimarkinda poezia evoluo. Ĝiaj ĉefaj temoj estis la mitologio kaj la glorigitaj agoj de la imperiestroj.
La poezio estis intime ligita al la muziko. Ambaŭ estis plenumataj kaj dum solenaĵoj kaj dum la ĉiutaga vivo, ekzemple dum rikolto kaj aliaj komunaj laboroj. MuzikoPor muziki estis uzataj tamburoj kaj blovinstrumento, inkluzive de flutoj, paŝtistaj flutoj kaj trumpetoj faritaj el markonkoj aŭ ceramiko. La paŝtista fluto (siku) estis la pej malnova kaj grava instrumento. Ĝi formas la bazon de la orkestro. Oni muzikis per ĝi preskaŭ ĉiam koruse. Tamen tio ne okazis unusone, sed unu muzikisto transprenis la temon de alia, tiel ke oni perceptas kontinuan sonserion. Simile grandan signifis havis speco de vertikala fluto, kiu en la keĉua nomiĝas qina (hispane quena). Oni produktis ĝin el ŝtono, argilo, osto kaj kano. Urboj
Inkaaj regantojVidu artikolon Inkaaj imperiestroj Literaturo pri la temo
Vidu ankaŭEksteraj ligoj
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net