|
Article on other languages:
|
Interago estas termino priskribanta la reciprokan influon de agantoj aŭ sistemoj - la termino estas proksime ligita al la pli ĝeneralaj terminoj komunikado, agado kaj kreado. Foje tiuj terminoj eĉ uziĝas sinonime. La termino en sociologio, psikologio kaj pedagogioEn la lingvaĵo de sociologio, psikologio kaj pedagogio temas pri "la reciproke influita agado de du aŭ pli da personoj" - la precizigo socia interago estas ĝenerale uzata termino. La "simbola interagismo" estas sociologia teorio, kiu studas la interagon inter personoj. La teorio baziĝas sur la penso, ke la signifo de sociaj objektoj, situacioj kaj interrilatoj en la simbole perita proceso de interago respektive komunikado. Laŭ la "sistema teorio" de Niklas Luhmann interago estas "komunikado inter ĉeestantoj" (kontraste ekzemple al la skriba komunikado, al telefona interparolo ktp.). La signifo de la interago por la fako pedagogio fokusigas aparte la edukan funkcion de ĝi. Pro tio, ke homo agas en sociaj situacioj, li aŭ ŝi iĝas membro de sociaj grupoj kaj ekhavas agan kompetetencon, pro agoj li aŭ ŝi ankaŭ individue pluevoluas, kio same influas lian aŭ ŝian pozicion en sociaj sistemoj. Sen interago respektive komunikado tute ne penseblas la integrigo de homo en socian sistemon. Grava, eble la plej grava, tasko de gepatroj kaj aliaj edukistoj de infanoj estas ebligi al ili tian interagadon - sendepende de la eduka stilo de la pedagogo. La termino en la fako informatikoEn la lingvaĵo de informadiko la termino tre parencas al tiu de komunikado. Sed malsame ol la kompreno de la vorto en sociologio, en informadiko temas pri agoj inter homo kaj komputilo. Laŭ tiu kompreno la komputilo ne simple estas maŝino aŭ instrumento por homo, sed komunika sistemo, kiu respondas al la agoj de homoj per propraj respondoj. La termino en la fako statistikoEn la lingvaĵo de statistiko interago okazas tiam, se du aŭ pli da variabloj (sendependaj variabloj) influas aŭ prognozas trian variablon (dependan variablon). La influo ekestas nur tiam, se ambaŭ sendependaj variabloj kunas, ĉar la efiko de unu el ili dependas de la alia. La termino en muzika improvizadoKiam muzikisto improvizas muzikaĵon, lia aŭ ŝia agado influas la muzikadon de la kunludantoj kaj reciproke estas influata de ilia muzikado. Tiel ekestas reciproka kunkrea proceso. En nepreparita, neekzercita muzika renkonto de pluraj muzikistoj povas esti aparta ĉarmo, ĉar la kresko de neniam antaŭe spertita muzikaĵo povas esti senpere observata. La termino en la fako biologioEn la lingvaĵo de biologio interago estas termino de la teorio de ekosistemoj. Ĝi priskribas la interefikon de organismoj inter si kaj kun pliaj variabloj (senvivaj materialoj, veteraj kondiĉoj ktp.). La termino en la fako juro"Interago" ne estas jura termino. Juristaj verkistoj, kiuj uzas ĝin, celas plejparte unu el la sociologiaj difinoj de la vorto. Tiel ekzemple ofte la inter-rilatado de la agantoj en juĝeja proceso ofte estas nomata interago. La termino en la fako statistikoEn la fako fiziko "interago" unuavice estas la inter-rilatado inter elementaj partikloj. La termino en la fako farmakologioEn la lingvaĵo de farmakologio interagoj kutime estas la inter-efikadoj de kuraciloj, kiujn necesas atenti, se kuracisto preskribas plurajn kuracilojn, aŭ se paciento krom kuracilo mem decidas konsumi plian farmakologie signifan substancon (ekzemple alkoholon). La termino en la fako lingvistikoLaŭ la terminaro de lingvistiko la vorto unuavice priskribas la inter-efikadon de la lingva kondutado ĉe dulingve kreskantaj infanoj. La termino en la fako politologioEn la fakto politologio la termino precipe estas la la influo de la elektantaro, la "popolo", al la agado de la politikaj gvidantoj. Kategorioj: Komunikado | Sociologio | Psikologio | Pedagogio | Informadiko | Statistiko | Biologio | Fiziko | Farmakologio | Lingvistiko | Politologio | Improvizado |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net