Intrareto

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

Intrareto estas privata komputila reto ene de entrepreno aŭ organizo. Ĝi povas konsisti el interligitaj lokaj retoj. Por la uzanto ŝajnas esti privata eldono de interreto.

Plej multaj intraretoj estas pere de kluzo konektitaj al la tutmonda interreto. La ĉefa celo de intrareto estas dividi informojn, kiel telefonnumeroj kaj fotoj de la personaro elektronike ene de organizo. Ankaŭ ĝi povas esti uzata por plifaciligi la elektronikan kunlaboradon kaj por administri ekzemple feritagojn de la personaro.

Intrareto uzas diversajn interretajn protokolojn kiel TCP/IP kaj HTTP. Pere de tekniko de tunelado eblas disponigi la intrareton ankaŭ pere de publika reto, kiel interreto. Uzante specialajn metodojn por ĉifri la datumojn kaj dank' al aliaj sekurigaj aranĝoj, la sekureco de la datumtransmeto estas certigita.

Multaj entreprenoj permesas la uzon de interreto ene de la intrareto. Ili uzas fajroŝirmilojn kiuj analizas la retan trafikon kaj certigas la sekurecon de la loka reto.

Kiam organizo parton de la intrareto disponigas al klientoj, partneroj aŭ provizantoj ekster la organizo mem, oni parolas pri eksterreto.

Vidu ankaŭ

Fontindiko

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net