Irano estas unu el antikvaj landoj, situanta en Sud-Okcidenta Azio. Ankoraŭ en la 1-a jarmilo antaŭ nia erao ĉi tie loĝadis popoloj parolintaj en hindeŭropaj lingvoj, aperis fortaj ŝtatoj - Medio kaj Persio, pli poste Baktrio kaj Partio. (1) Akemenida Irano estis fakte la unua imperio de antikva mondo, kies potenco disvastigadis de Grekio ĝis Hindio. Ĝin sekvis la Sasanida dinastio. Sur la procesoj de etna kaj kultura evoluado forte influis konkermilitoj de araboj dum 6-7 jc. Ili alportis novan religion - Islamon, kiu de tempo al tempo forpelis la malnovan - Zoroastrismon. Malgraŭ de daŭra etna, lingva kaj kultura ekspansio, iranaj popoloj konservis sian originecon kaj en 16 jc denove kreis ŝtaton. En la 19a jarcento Irano famiĝis kiel la naskiĝlando de la Bahaa Kredo, kiu nun estas la dua plej granda minoritata religio en Irano, post Islamo.
Nuntempa Irano estas bona ekzemplo de mirinda kunvivado de jarmilaj tradicioj kun specifikeco de islama revolucio. Eĉ multjara milito kun Irako ne povis detrui la kutiman vivritmon, ĝian variecon kaj brilon.
Landkodo: IR.
E-nomo: [m] Persio, Persujo; [o] Islama Respubliko Irano.
Nacia nomo: Ĝomhuri-je Eslami-je Iran.
Etimologio: landnomo devenas el malnova Ariana - "Lando de Arjoj". Ĉi tiu termino estis uzita por la centra parto de Sasanida ŝtato. Mem irananoj ĉiam menciadis sian landon per tiu vorto. Eŭropanoj ĝin nomis Persio laŭ la centra provinco Parsi aŭ Farsi. En 1935 ŝtata registaro turnis al la ŝtatoj de la mondo nomi ĝin kiel Irano. Ĝis 1979 ĝi prezentis monarĥion (oficiala nomo - Keŝvare Ŝahanŝahije Iran), poste - islaman respublikon (Ĝomhuri-je Eslami-je Iran).
Historio: de la fino de 19-a jarcento ĝi estis duonkolonio de Anglio kaj Rusio. En 1921 per helpo de angloj okazis milita renverso kaj establiĝis diktaturo de Reza Pahlavi, kiu en 1925 estas deklarita Ŝaho de Irano. En 1935, Irano ŝanĝis sian nomo de Persio al "Irano". Post la Dua mondmilito, ĉefministro Mohammed Mossaddeg naciigis la naftoriĉon kaj provis demokratian politikon, sed li estis faligita de malordo aranĝita far usonaj sekretservoj. La Ŝaho rehavis la potencon, kaj realigadis fervore por-Usonan politikon. Irano fariĝis membro de CENTO milita bloko. En la fino de 70-aj jaroj komencis batalo kontraŭ la ŝaha reĝimo. En 1979 la Ŝaho estis renversita, kaj spirita gvidanto de irananoj, AjatoloRuhollah Ĥomejni, deklaris islaman respublikon. La nuna estraro de la ŝtato realigas liberalan reformisman politikon.
Irano estas la kvara lando produktanta de petrolo en la mondo, sed malkapablo refini ĝin, devigas la landon aĉeti nafton kaj benzinon (ĉirkaŭ duono de la necesota kvanto). Irano produktas 4,15 milionojn da petrolbareloj ĉiutage kaj la eksportado de tiu produkto faras la 82 % de la tuto. La eksportado de petrolo kreskiĝis dum la du lastaj jardekoj el 3,889 milinoj da eŭroj (1986) al 12,530 (1996) kaj al 36,132 (2006), tio estas pli ol dekoble en 20 jaroj kaj la lando abandonis la izolitan staton de la komenco de la islama revolucio. Ĉiukaze la variado de la MEP dum 2006 al 2007 estis de 5,8 % kaj la enspezo pokapa estis de 2,697 eŭroj. La inflacio estas de 17,4 % kaj la maldungo de 12 %. La malriĉeco estis de 18 %, sed tio estas varia kriterio depende de la uzitaj datumoj.[2]
En 2004 efektiviĝis leĝo, kiu dividis la provincon Ĥorasano en tri novajn provincojn: Norda Ĥorasano, Ĥorasano Razavi, kaj Suda Ĥorasano.
Heredaĵo:Esfahano (moskeoj kaj ĝardenoj de Persa ora epoko), Persepolis (Dariusa palaco), Ĉonga Zanbil; persa eposo - Ŝah-Name (X jc.).
Kuirarto
Iran havas diversajn kuirartojn, ĉiu provinco havas sian propran pladon, kaj konservas sian propran stilon kaj tradiciojn, kiuj malsamaj de aliaj provincoj. La ĉefa persa kuirarto estas kombinaĵo de rizo kun viando, kokaĵo aŭ fiŝo kun iom da cepo, legomoj, nuksoj kaj herboj. Herboj estas ofte uzatas kune kun fruktoj, kiel abrikotoj, sekvinberoj, granatoj kaj aliaj. Por atingi bilancitan guston oni uzas speciojn kiel ŝafrano, sekigitajn limetojn, cinamonon. Cepo kaj ajlo kutime estas uzata por prepari la pladojn, sed ofte ankaŭ aperas servitaj dum manĝado. Irana manĝaĵo ne estas spica.