|
Article on other languages:
|
J, minuskle j, estas la 13-a litero de la esperanta alfabeto kaj 10-a litero de la alfabetoj angla, franca, germana, nederlanda kaj skandinavaj. En Esperanto, ĝi havas la prononcon (laŭ IFA) [j] aŭ duonvokala [i] kaj la nomon jo. Ĝi sone same rilatas al I kiel Ŭ al U. Ĝia fonetika funkcio estas estigi diftongojn (aj, ej, oj, uj). Ĝia gramatika funkcio estas estigi pluralojn (unu gaja homo > unuj gajaj homoj). J ne estas origina parto de la latina alfabeto, kiu prae uzis la saman literon I por ambaŭ sonoj [i] kaj [j] (ekzemple en la nomo IVLIVS, modernskribe "Julius"), sed evoluis en verkoj de mezepokaj monakoj en Eŭropo, kiuj por distingi inter vokala kaj konsonanteca i ekskribis du i, unu super la alia, por la lasta. Poste la du i kunfandiĝis al J/j. La originan prononcon pli-malpli konservis la modernaj alfabetoj de: Esperanto, la germana, la nederlanda, la latinliteraj slavaj lingvoj, kaj la lingvoj de Nordio. En aliaj alfabetoj, la signoj I aŭ Y prenis tiun funkcion, dum j ricevis novajn taskojn. En la hispana ĝi estas legata kiel [ĥ] aŭ [h], en la franca kaj la portugala kiel [ĵ], en la okcitana kaj en la angla, kaj en multaj kun angla-inspiritaj alfabetoj kiel [ĝ]. Tamen, por diftongigi, la plejmulto de la latinskribaj ortografioj utiligas i (tiel ankaŭ IFA) aŭ y. Jenaj uzas la j: Esperanto, la dana, la sveda En kelkaj alfabetoj, kiel tiu de la kimra, ĝi tute ne enkutimiĝis, aperante nur en fremdvortoj. La nomo de J
Vidu ankaŭ jenon: |
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net