|
James BUCHANAN [ĝejmz bjuka'nan], (naskiĝis la 23-an de aprilo, 1791, mortis la 1-an de junio, 1868) estis la dek-kvina Prezidento de Usono.
Buchanan naskiĝis en Cove Gap, apud Mercersburg, Pensilvanio. Dum sia regado li penis malsukcese konservi la usonan federacion. Li estis alta. Li neniam edziĝis, kaj restas la nura fraŭla kaj la nura pensilvania el la usonaj prezidentoj. Li estis presbiteriano.
Buchanan mortis 77-jaraĝa en Wheatland, Pensilvanio, pro pneŭmonio kaj koraj problemoj.
Dum lia administrado (1857-1861) okazis:
- 1857- La Paniko de 1857 kaŭzis ekonomikan depresion ĝis 1861
- 1857- La Decido de Dred Scott
- 1861- Kansaso iĝis libera ŝtato, kaj la Konfederaciaj Ŝtatoj ekformiĝis.
|