En la ekstreme sekura tribunalo en Amsterdamo-Osdorp la juĝistaro komencas hodiaŭ kriminalan kazon kontraŭ Mohammed Bouyeri, kiu estas la supozata murdinto de filmfaristo Theo van Gogh.
En rusiaPeterburgo oni solene rememoris la 61-an datrevenon de forpreno de faŝista blokado de la urbego dum la Dua mondmilito. Dum blokado de Leningrado milionoj da homoj pereis pro malsato kaj frosto.
Titano: Sondo Huygens surtitaniĝis. La eŭropa spacinstrumento Huygens, transportite al la Saturn-sistemo pere de la spacinstrumento Cassini, sukcese atingis la surfacon de la planedeca Saturn-luno Titano, post paraŝuta vojaĝo tra ties densa atmosfero. Huygens liveris la unuajn fotojn pri la Titan-surfaco.
La evento markas la unuan alsurfaciĝon el la homa mondo al aliplaneda luno.