Japana lingvo

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

Lingvo > Lingvaj Familioj > Altaja lingvaro > Japana


Japana lingvo (日本語 [Nihongo])
Estas parolata en: Japanio
Tuta parolantaro: 127.000.000
Rangordo: 8
Klasifikita: Disputoj abundas. Izolita lingvo
Nacia Lingvo de:  Japanio
Lingvaj kodoj
ISO 639-1: ja
ISO 639-2: jpn
SIL: JPN
  • Origino: nekonata
  • Skribo: Miksaĵo de la Ĉina skribo kun du ĉin-derivitaj silabaroj

La japana lingvo estas la nacia lingvo de Japanio. Ĝia karaktero montras simplan fonologion, tre malsimplan esprimaron pri respekto kaj mildeco, kaj vortordon SOV kun postpozicioj.

Enhavo

Parencoj kaj origino

La sola konata parenco de la japana estas la rjukjua (Ryūkyū) lingvo, parolata en la Rjukjuaj Insuloj sudokcidente de la ĉefaj insuloj de Japanio kaj ofte rigardata kiel dialekto de la japana. La rjukjuaj dialektoj estas pli-malpli interkompreneblaj inter si, sed kune ekdisiĝis el la prajapana antaŭ unu ĝis du mil jaroj, kaj ne plu estas interkompreneblaj kun la norma japana. Tamen, la rjukjua neniel lumigas la praoriginon de la prajapana, kiu restas plu mistera.

Gramatiko

La japana estas lingvo de la speco SOV (subjekto-objekto-verbo). Kutime por tia lingvo, ĝi havas ne prepoziciojn kiel la hindeŭropaj lingvoj sed postpoziciojn kiuj troviĝas post la modifato. La substantivo ne fleksiiĝas, sed ĝin sekvas postpozicio por montri frazrolon. Simile al la ĉina kaj la korea lingvoj, plurnombro estas nedeviga. La verbo fleksiiĝas laŭ finiteco, neeco, kaj mildeco. Adjektivoj en la japana estas stataj verboj.

Vortprovizo

La japana entenas multege da vortoj pruntitaj el la ĉina lingvo tra la jarcentoj.

Eĉ la bazaj numeraloj estas ĉinaj:

iĉi, ni, san, ŝi, go, roku, ŝiĉi, haĉi, kju, ĝu (unu, du, ... dek)

Ili ekzistas paralele kun la indiĝenaj numeraloj:

hitocu, hutacu, miccu, joccu, icucu, muccu, nanacu, jaccu, kokonocu, to (unu, du, ... dek)

Ekde la 16-a jarcento la japana pruntas vortojn ankaŭ el la eŭropaj lingvoj. Dekomence el la portugala kaj la nederlanda, kaj nuntempe precipe el la angla. La uzon de la angla kiel fonto de novaj vortoj helpas tio, ke de kelkaj jardekoj preskaŭ ĉiu japana lernanto studas la anglan dum kelkaj jaroj. Tial, angleca neologismo estas sufiĉe komprenata por fariĝi ofte uzata.

Eble pro la longdaŭra uzo de la ĉina skribsistemo, japanaj vortegoj kutime mallongiĝas al aĵoj de kvar moraoj: pāsonaru konpyūta (el angla "personal computer") -> pasokon

Skribo

La japana skribiĝas per kvar (iomete ankaŭ kvin aŭ ses en specialaj cirkonstancoj) diversaj skribsistemoj:

  • Ĉinaj signoj (Kanji) : signoj pruntitaj el najbara Ĉinio ekde proksimume la kvina jarcento. La ĉinaj signoj ofte prononciĝas plurmaniere, ĉar ili estis pruntataj kaj laŭ signifo, kaj laŭ sono, kaj por ĉindevenaj pruntvortoj. Ekzistas 1945 normigitaj ĉinaj signoj, kiujn ĉiu japana infano devas lerni, sed miloj da pliaj ekzistas.
  • Rondaj kanaoj (hiragana) : signoj, kiuj reprezentas silabon, aŭ pli precize moraon. Ili baziĝas sur kursivaj formoj de ĉinaj signoj, kaj oni skribas per ili gramatikajn finaĵojn kaj postpoziciojn, kaj japanajn vortojn por kiuj ne ekzistas (normigitaj) ĉinaj signoj.
  • Strekaj kanaoj (katakana) : signoj, kiuj same reprezentas moraon, sed kiuj baziĝas sur simpligitaj pecoj de ĉinaj signoj. La du kana-sistemoj nombriĝas je po 46 simboloj. Oni uzas strekajn kanaojn precipe por skribi moderntempajn pruntvortojn, fremdlingvajn nomojn, kaj onomatopeojn.
  • Latinaj literoj (rōmaji) : Oni ankaŭ povas skribi la japanan per la latina alfabeto. Tia skribo uziĝas precipe en dokumentoj, vojmontriloj, kaj lernolibroj por fremdlingvanoj. Ne ekzistas unusola ĉie-uzata latinliteriga sistemo. Tial uzi latinajn literojn senerare povas esti iom malklara afero. Ĉi tie prezentiĝas latinliterigo pli-malpli laŭ la oficiala sistemo Kunrei (japane 訓令 - direktivo) aŭ Monbusyo (japane 文部省 - kultura ministerio), sed ankaŭ plejofte uzata estas la Hepburn-a sistemo. La sistemo Kunrei estas malofte uzata eĉ en Japanio, ĉar estas malfacile legebla por neparolantoj de la japana: ankaŭ la oficialaj retejoj de la japana registaro uzas la hepburnan. Tamen, Kunrei estas pli konciza ol la sistemo Hepburn, kaj tial estas ĝenerale uzata por klavarumado en la japana en komputiloj. La vorto "mi" estas skribita "watashi" laŭ la sistemo Hepburn, kaj "watasi" per la latinigo Kunrei, kaj prononciĝas Ŭataŝi.
  • arabdevenaj nombrosimboloj, sed japana skribo ankaŭ uzas la ĉinan nombrosimbolaron

Ofte oni apudigas silabajn kanasignojn al maloftaj ĉinaj signoj por indiki la prononcon; tio nomiĝas furigana, speco de tipo ruby. Kun vertikala tekstdirekto, furigana kutime situas sur la dekstra flanko, tamen kun horizonta direkto supere.

Jen la bazaj signoj de la ronda kaj la streka kanaaroj (kun latinliteraj prononcindikoj):

Dosiero:kana-tabelo.png

La voĉajn konsonantojn g, z, d oni distingas disde la senvoĉaj k, s, t per duoblaj streketoj ĉe la supra dekstro de la kana-signo. b samamaniere distiniĝas de h (kiu en la antikva japana lingvo estis sono pli simila al f). p distingiĝas de b per anstataŭigo de la streketoj per cirkleto.

En la japana skribsistemo oni ne disigas vortojn per spaco, krom en libroj por infanoj kaj alilandaj lernantoj.

Ekzempla teksto

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, artikolo 1: すべての人間は、生まれながらにして自由であり、かつ、尊厳と権利とについて平等である。人間は、理性と良心とを授けられており、互いに同胞の精神をもって行動しなければならない。

Transskribado Hepburn : Subete no ningen wa, umare nagara ni shite jiyū de ari, katsu, songen to kenri to ni tsuite byōdō de aru. Ningen wa, risei to ryōshin to wo sazukerarete ori, tagai ni dōhō no seishin wo motte kōdō shinakereba naranai.

Famaj aŭtoroj de la japana

Japanaj vortoj je Esperanto

aikido, animeo, bokeo, bonzo, cunamo, ĉanojo (tradicia te-ceremonio), daimio, eno, goo, hajko, harakiro (harakiri, honora sinmortigado de samurajo), haŝioj (manĝbastonetoj), hibakuŝo, ĵudo, kamikazo, karaokeo, karateo, katano, kimono, mangao, ninĵao, Nipono (sinonimo de "Japanio"), noo, origamio, sakeo, samurajo, sorobano, sudoko, sumoo, suŝio, sojo, ŝamiseno, Ŝinkanseno, ŝintoo, ŝogio, ŝoguno, tatamo, tankao, tofuo, tokusacuo, udonoj (nudeloj), utao, zorioj, zumioj

Eksteraj ligiloj

Wikipedia
Vidu la artikolojn de la

Triviale

  • En japana lingvo dankon signifas penison, do kelkaj japanoj - speciale virinoj - malŝatas diri la vorton, do ili diras dankas anstataŭ dankon.

Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net