Lando insulara sur la Atlantika Oceano, 640 km okcidente de Dakaro, Senegalo, en Okcidenta Afriko. Aliaj proksimaj landoj estas Maŭritanio, Gambio kaj Gvineo Bisaŭa, en la okcidenta bordo de Afriko, ekde Blanka Kabo ĝis la Biĵagosa (Bijagós) Insularo.
Nacia kaj oficiala nomo: República de Cabo Verde.
Neformala nomo: Cabo Verde (Kabo-Verda).
Etimologio: la nomo portugallingve signifas "verda kabo".
Historio: deklaris sendependecon de Portugalio en 1975 kaj akceptis la nunan nomon (antaŭe nomiĝis Verdkaba Insularo). La portugaloj malkovris la Verdkaban Insularon en 1460, tiam ili ne havis enloĝantojn.
Ŝtatorganizo: Kabo-Verda havas dek grandajn vulkanajn insulojn (insula ĉefurbo interkrampe) kaj kvin tre malgrandajn insulojn. La insulo Santa Luzia ne havas enloĝantojn.
Politike la lando estas dividita en 22 "concelhos" (provincoj aŭ komunumoj): Boa Vista, Brava, Maio, Mosteiros, Paúl, Praia, Porto Novo, Ribeira Grande, Sal, Santa Catarina, Santa Cruz, São Domingos, São Filipe, São Miguel, São Nicolau, São Vicente, Tarrafal. Laŭ rezolucio de la Nacia Asembleo (Parlamento) de 2005, 5 novaj "concelhos" estas starigitaj: Ribeira Grande de Santiago (iama Cidade Velha), São Lourenço dos Órgãos, São Salvador do Mundo, ĉiuj tri en la insulo Santiago; Santa Catarina do Fogo, en la Insulo Fogo, kaj Tarrafal de São Nicolau, en la samnomata insulo.