Kalifornio

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon California. Helppaĝo pri apartigiloj

Dosiero:California_map_showing_counties.png

Kalifornio (angle kaj hispane, California) estas la plej multnombre enloĝata ŝtato de Usono, kun proksimume 34 milionoj da homoj kaj terareo de 404.815 km2 (iom pli granda ol Japanio). Ĝin limas okcidente la Pacifiko, norde Oregono, oriente Nevado kaj Arizono, kaj sude Meksiko.

Hispanaj esploristoj de la 16-a jarcento nomis ĉi tiun regionon de centra pacifikborda Nordameriko "California" laŭ paradiza lando en tiama hispana romano, sed ili ne koloniigis la tutan landon ĝis la malfrua 18-a jarcento. Ĉi tiu kolonia Kalifornio dividiĝis inter du regionoj, poste Meksikaj ŝtatoj: norda Alta Kalifornio kaj suda Baĥa (Malalta) Kalifornio.

Usono forprenis Altan Kalifornion de Meksiko dum milito inter la du najbaraj landoj de 1846-1848 por ĝia fekunda Centra Valo kaj la Pacifika haveno de Sanfrancisko. Kalifornio fariĝis la 31-a usona ŝtato la 9-an de septembro 1850, du jaroj post la malkovro de oro tie. Pro tio lasta, ĝi akiris la ĉjo-nomon "La Ora Ŝtato".

Malalta Kalifornio restas parto de Meksiko kaj formas ties provincojn Baja California kaj Baja California Sur.

La nuna Kalifornio mondfamas kiel centro de la usonaj kinoindustrio en Holivudo en la suda urbego Los-Anĝeleso kaj komputikindustrio en Silicia Valo en la norda urbego Sanfrancisko.

Nombroj

Loĝantaro: 33.871.648 (laŭ nombrado en 2000)
Etnoj: angloj (46,7%), hispanoj (32,4%), azianoj (10,9%), afrikanoj (6,7%), amerikanoj (1,0%), pacifikanoj (0.3%), aliaj (2,0%)
Lingvoj: angla, hispana, kaj multaj aliaj
Ĉefurbo: Sakramento
Urbegoj: Los-Anĝeleso, San-Diego

Aliaj urboj

Pedagogio

Universitatoj:


 
Ŝtatoj kaj teritorioj de Usono
Flago de Usono
Ŝtatoj de Usono Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Delavaro | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojo | Indianao | Iovao | Kalifornio | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konektikuto | Luiziano | Majno | Marilando | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Norda Dakoto | Norda Karolino | Nov-Hampŝiro | Nov-Jorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Okcidenta Virginio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Rod-Insulo | Suda Dakoto | Suda Karolino | Teksaso | Tenesio | Utaho | Vajomingo | Vaŝingtonio | Vermonto | Virginio | Viskonsino
Federacia distrikto Distrikto Kolumbio
Dependaj teritorioj Bakerinsulo | Gvamo | Hoŭlando | Jonstonatolo | Ĵarvisinsulo | Kingmanrifo | Midvejinsulo | Nord-Marianoj | Palmiro | Puerto-Riko | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vejkinsulo


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net