|
Article on other languages:
|
Karbono 14 estas izotopo de karbono. Ĝi ne estas stabila, sed havas duoniĝtempon de ĉ. 5730±40 jaroj. Pro du faktoj tiu izotopo iĝis grava en arkeologio kaj historio:
Pro tiuj faktoj eblas kun sufiĉa precizeco mezuri, kiom da tempo pasis post la morto de iu trovita organismo. Tio povas esti ankaŭ parto de organismo, ekzemple tonditaj haroj de iu besto, uzitaj kiel vestaĵoj. Tiun mezur-metodon en 1949 evoluigis Willard Frank Libby, kiu en 1960 ricevis la Nobel-Premion pri Kemio. La menciita duoniĝtempo de 5730±40 jaroj estas la nun konata mezurvaloro. Libby kaj liaj unaj disĉiploj uzis la tiam konatan valoron de 5568±30 jaroj. Por klare distingi inter diversbazaj mezuroj oni distingas inter la valoroj de Libby kaj "de Kembriĝo". Post la malkovro de Libby oni diversrilate plifajnigis la metodon. Oni trovis periodajn variojn de la atmosfera enhavo je karbono 14 kaj efikojn de industriiĝo kaj nukleaj armiloj.
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net