|
Article on other languages:
|
La insektodigestaj plantoj aŭ insektokaptaj plantoj aŭ karnovoraj plantoj estas plantoj alkutimiĝintaj je kapto de insektoj kaj aliaj malgrandaj bestoj. Tiuj plantoj malkombinas la predon per digestaj enzimoj aŭ bakterioj aŭ ambaŭ kaj tiel kovras la nitrogenbezonon je la proteinkonstruo. La grupon formas ĉ. 400 specioj, kies plimulto estas verda, tiel la nutraĵojn prenas per klorofilo el akvo kaj karbon-dioksido. La insektodigesta propreco estas nur sin-adaptiĝo al la nitrogenmanka grundo. La insektodigestaj plantoj digestas la predojn kie la bestoj, en kemia malkonstrua proceso, la finmaterialojn (nitrogenkombinaĵojn kaj mineralajn salojn) povas jam absorbi la plantoj. Ili vivas plej ofte en malsekaj lokoj, La sistematiko, grupigo de la insektodigestaj plantoj okazas ĉefe je proprecoj de la floro. Pli ol duono de la insektodigestaj plantoj apartenas al la ordo (Scrophulariales) familio (Lentibulariaceae). Ilin karakterizas la kuniĝantaj petaloj, duflanke simetria (zigomorfa) floro. La pluaj plantoj apartenas al ordo (Nepenthales) al familio (Droseraceae) kaj familio (Nepenthaceae) kaj al ordo (Sarraceniales), al familio (Sarraceniaceae). Ilin karakterizas la unuopa petalo, radisimteria floro.
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net