Kartelo

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

Kartelo estas interkonsento de produktistoj, vendistoj por forigi la liberan konkuradon kaj influi la prezojn, merkaton favore al siaj interesoj. Ili tiel provas formi komunan monopolon pri produktado aŭ vendo de varo aŭ varogrupo.

La reguligo de naciaj kaj internaciaj karteloj varias, oni plej ofte punas la naciajn kartelojn. Plej konata internacia kartelo nuntempe estas la OPEC, kiu celas influi naftoprezojn per produktad-ŝanĝiĝo, sed ĝi fakte ne reprezentas decidan monopolon kaj la unuopaj landoj ofte neglektas la kartelajn decidojn, tiel la prezoinfluigo ne ĉiam sukcesas.

Ĉar la kartelaj interkonsentoj okazas inter gvidantaj personoj de la entreprenoj, tiel tio estas malfacile pruvebla.

En Hungario oni punis pro kartela interkonsento ekz. pro:

  • interkonsento de 4-6 entreprenoj pri vojkonstruado, divido de la laboro antaŭ publikaj akiraj konkursanoncoj.
  • interkonsento de la 3 poŝtelefonaj kompanioj pri prezoj

Aliaj signifoj

Kartelo ankaŭ estas

  1. interkonsento de metiaj, sindikataj aŭ politikaj grupoj por komuna agado dum pli-malpli longa tempo,
  2. skriba duel-invito.

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net