Katenado

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Publike elmontrita katenita viro en Kolonjo, Germanio
Japana virino arte ligita laŭ la kodoj de 緊縛 (Kinbaku)

Katenado signas la praktikon kiu konsistas el senigi iun je iuj movoj, per diversaj katenantaj iloj, kaj tiel subigi ŝlin. Tio estis uzita en ĉiaj kulturoj por malhelpi iun uzi forton aŭ por malebligi kaptiton eskapi. La plej komunaj estas mankateno aŭ, pli malnove, piedligoj.

Sed katenado ankaŭ fariĝis parafilio, eventuale nomebla katenumado. Katen(um)i iesan korpoparton estas pero pruve efekta por veki fantasmojn ĉe homoj. Ĉu por seksa antaŭludo, ĉu por estetika arto kun erotikaj subkomprenaĵoj, ĉu simple por sadmasoĥista ludo, katenado estas unika sed polemika sperto.

Nekonfirmitaj studoj en Usono indikis ke 75% de viroj kaj multaj virinoj opinias katenumadon erotika. Kiel pri plejpartoj el la studoj pri seksa fantasmo kaj konduto, la disponeblaj studoj ne estas bone kontrolita kaj la plej fidindaj el ili estas malfreŝdataj. Tiu emo pri katenumado estas verŝajne pli grava en Japanio, kie la praktiko naskiĝis, kaj kie sadmasoĥista ludo estas relative populara.

Formoj

Ekzistas du malsamaj skoloj pri katenumado, antagonistaj sed kompletigaj. La okcidenta, praktikita en Ameriko kaj Eŭropo, vaste konita sub la angla esprimo Bondage (To bind signifas Ligi) disvolviĝis surbaze de la Japana skolo, kie la diversaj uzoj de ŝnuroj almenaŭ datiĝas de la 15-a jarcento.

Japanlingve, Kinbaku (緊縛) estas la uzita vorto por Katenumado. Kinbaku-bi tradukiĝas kiel Bela katenumado. Kinbaku (aŭ Sokobaku) estas japana formo de katenumado kiu konsistas el kateni aŭ ligi la subigitulon per simplaj kvankam vide implikaj ŝablonoj de maldika ŝnureto (ĝenerale 6mm aŭ 8mm).

Moderna katenumado originas en Japanio, fine de la Edo-epoko, kelkaj japanaj erotikaj bildoj aperis. Se katenumado ekzistis antaŭ tiu epoko, historio neniel memoras ĝin.

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Katenado sub la gloso Bondage


Eksteraj ligiloj

  Japana retejo pri katenumado
  Japanlingva retejo pri vira katenumado
  Artikolo pri Kinbaku en la vikio pri sadmasoĥista anglalingva vikio Wipipedia]
Praktikoj de BDSM

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net