|
Article on other languages:
|
Lingvo > Lingvaj Familioj > Ando-Ekvatora > Keĉua
origino: Andoj La keĉua (keĉue qhishwa aŭ runasimi, hispane quechua) familio de lingvoj parolataj en Sudameriko, precipe en Peruo, Ekvadoro kaj Bolivio. La vorto keĉua ofte aludas iun el la pluraj lingvoj de la keĉua familio. La plej konata formo de keĉua estas de Kusko, Peruo. Kun pli ol 11 milionoj da parolantoj, la keĉua havas la pli grandan parolantaron ol ĉiu alia indiana lingvo. Ĝi verŝajne, sed ne certe, estas parenco de la ajmara, kiu ankaŭ parolatas en Bolivio. La klasika keĉua lingvo venas de la popolo keĉua, kiu estis parto de la Inkaa Imperio.
Keĉua literumadoVokalojLa keĉua havas nur tri vokalojn: /i/, /a/, kaj /u/, laŭ la "klasika araba triangulo". Ĝi sonas same kiel tiuj de Esperanto; tamen, kiam la malvastaj vokaloj "a", "i" kaj "u" aperas apud la postvelaj konsonantoj /q/, /q'/, kaj /qh/, ili iĝas pli similaj al /A/ /e/ kaj /o/. Konsonantoj
simpla glota fermo plia spiro p p' ph t t' th k k' kh q q' qh Keĉuaj vortojLa dialektoj de la hispana en Peruo kaj Bolivio havas multajn keĉuajn vortojn. Eĉ Esperanto havas plurajn. Jen iom da ili:
Keĉuaj frazojKeĉua frazo Esperanta traduko Allillanchu? Kiel vi fartas? Allillanmi, allillantaqmi. Mi fartas bone. Ima sutiyki? Kiel vi nomiĝas? Sutiy Urpim. Mi nomiĝas Urpi Mamay kamachinaykipaq. Estas plezuro koni vin, s-ino. Yanapawankimanchu? Ĉu vi povas helpi min? Añay./P'achi./Dyuslupayki. Dankon. Imamanta. Ne dankinde. Tinkunanchiskama. Ĝis la revido. Paqarinkama. Ĝis morgaŭ Eksteraj ligojLa plimulto de tiuj ĉi informoj venis de Ethnologue, de Culturas de los Andes, aŭ el la vortaro verkita de Jesús Lara (ISBN 84-8370-176-6). Vidu ankaŭ jenon:
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net