|
Article on other languages:
|
Geografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado > Kebekio
Kebekio (france Québec (elparolata: [kebɛk], angle Quebec (elparolata: [k(w)əˈbɛk]), populare "la belle province" (la bela provinco) estas la plej granda provinco de Kanado. Pli ol 5.700.000 kebekianoj parolas la francan kiel gepatran lingvon (kebekia dialekto), kaj en Kebekio, multe da anglalingvanoj ankaŭ uzas tiun lingvon. La urbo plej granda de Kebekio estas Montrealo, unu de la plej gravaj urboj de la tuta Frankofonio. La ĉefurbo de Kebekio estas Kebeko. Ĉi tie Samuel de Champlain fondis francan kolonion en 1608. Ankaŭ ĉi tie, en septembro de 1759, en la Batalo de Kebeko, ĉe la Ebenaĵoj de Abraham, Wolfe kaj la britoj venkis Montkalmon kaj la frankokanadanojn. Pro tio, en 1763, Francio perdis la Novan Francion, vastan teritorion, kiu inkludis la Grandajn Lagojn kaj la valon de la Rivero Ohio (nun en Usono). En 1867, Kebekio fariĝis unu el la fondaj provincoj de la kanada konfederacio, kaj la kebekianoj konservis la rajton paroli la francan kaj praktiki la Katolikismon. Hodiaŭ, multaj kebekianoj deziras apartigi sin de Kanado por konservi sian kulturon kaj por plibonigi sian vivon. Bedaŭrinde, tiu etna fiero havas malbonan ekonomian efikon. Pro necerto pri la estonteco de Kebekio, multaj firmaoj (inkluzive la faman Bankon de Montrealo) simple forlasis Kebekion. Tamen, post la plej lastatempa referendumo pri suvereneco en 1995, la provinco ekrekreskis ekonomie per altteknologio kaj internacia komerco.
Regionoj
Plej grandaj municipoj
Urboj(Post urbaj kunigoj, 2002)
Unuaj Nacioj de KebekioEksteraj ligilojNotu. Kelkaj nomas ĉi tiun provincon "Kebeko"; tamen, plej ofte ĉi tiu vorto referiĝas al la urbo Kebeko kiu estas la provinca ĉefurbo. Vidu ankaŭ jenon:
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net