Kilogramo

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

Kilogramo estas la baza unuo por maso en la Sistemo Internacia de Unuoj. Simbolo: kg.

1 kilogramo (kg) = 1000 gramoj (g)

Kilogramo estis origine difinita kiel maso de unu kubdecimetro da akvo ĉe ties maksimuma denseco, sed ekde 1889 ĝin difinas la maso de la "prakilogramo", metala cilindro el alojo de plateno (90 %) kaj iridio (10 %), kiu estas konservata de la Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj, en Sèvres apud Parizo, Francio. Tiun prototipon oni uzas por kompare kontroli la masojn de ĝiaj kopioj, kiujn ricevis landoj uzantaj la metran sistemon.

La komparo de la kopioj (same faritaj el plateno-iridio) eblas kun precizeco de 1 miliardono. Oni faras la komparojn en strikte difinitaj kondiĉoj, ekzemple en vakuo kaj post zorga purigo.

Kilogramo estas la baza unuo de maso en la Sistemo Internacia, kvankam pro historiaj kaŭzoj ĝia nomo havas la prefikson "kilo", kvazaŭ gramo estus la baza unuo.


Vidu ankaŭ jenon:

Prefiksoj SI
10n Prefikso Signo Nomo Oblo Deveno Ekzemplo
1024 jota Y kvadriliono 1 000 000 000 000 000 000 000 000 greke ὀκτώ – „ok“
1021 zeta Z triliardo 1 000 000 000 000 000 000 000 france sept – „sep“
1018 eksa E triliono 1 000 000 000 000 000 000 greke ἕξ – „ses“
1015 peta P biliardo 1 000 000 000 000 000 greke πέντε – „kvin“ PJ – petaĵulo
1012 tera T biliono 1 000 000 000 000 greke τέρας – „monstro“ TW – teravato
109 giga G miliardo 1 000 000 000 greke γίγας – „grandega“ GHz – gigaherco
106 mega M miliono 1 000 000 greke μέγας – „granda“ MV – megavolto
103 kilo k mil 1 000 greke χίλιοι – „mil“ kg – kilogramo
102 hekto h cent 100 greke έκατόν – „cent“ hPa – hektopaskalo
101 deka da dek 10 greke δέκα – „dek“ dkg – dekagramo
10−1 deci d dekono 0,1 latine decimus – „deka“ dB – decibelo
10−2 centi c centono 0,01 latine centum – „cent“ cm – centimetro
10−3 mili m milono 0,001 latine mille – „mil“ mm – milimetro
10−6 mikro µ milionono 0,000 001 greke μικρός – „malgranda“ µA – mikroampero
10−9 nano n miliardono 0,000 000 001 greke νανος – „nano“ nT – nanoteslo
10−12 piko p bilionono 0,000 000 000 001 itale piccolo – „malgranda“ pF – pikofarado
10−15 femto f biliardono 0,000 000 000 000 001 dane femten – „dek kvin“ fm – femtometro
10−18 ato a trilionono 0,000 000 000 000 000 001 dane atten – „dek ok“ as – atosekundo
10−21 zepto z triliardono 0,000 000 000 000 000 000 001 france sept – „sep“
10−24 jokto y kvadrilionono 0,000 000 000 000 000 000 000 001 greke ὀκτώ – „ok“

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net