Kipro

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Κυπριακή Δημοκρατία
Kıbrıs Cumhuriyeti
Respubliko Kipro
Flago de Kipro Blazono de Kipro
Nacia himno: Imnos is tin Eleftherian
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Nikozio
Oficiala(j) lingvo(j) greka kaj turka
Plej ofta(j) religio(j) ortodoksuloj kaj islamanoj
Areo
 % de akvo
9.251 km²
0%
Loĝantaro 778.700 milionoj (2006, suda parto de la insulo)
Loĝdenso 145/km²


Horzono UTC+2

UTC+3 (somere)

Interreta domajno .cy
Landokodo CY
Telefona kodo 357
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Demetris Kristofias
Nacia tago 16-an de aŭgusto
Sendependiĝo disde Britio 16-an de aŭgusto 1960
Ekonomio
Valuto Eŭro
MEP
- Suma
- Pokapa
laŭ 2007
$ 36,533 mlrd
$ 46.865
Esperanto-movado
Landa E-asocio Kipra Esperanto Asocio




La Respubliko Kipro (greke Κύπρος, do "Kipros", turke Kıbrıs) estas lando sur la insulo Kipro en la orienta Mediteraneo, 113 km sude de Turkio. La internacie rekonata ŝtato kovras preskaŭ la tuton de la insula teritorio de 9.251 km² (mankas nur du britaj militistaj bazoj), fakte tamen nur la pli grandan sudan parton de 5.895 5.8 km², ĉar la nordan trionon okupis Turkio en 1974 kaj tie oni starigis la Turkan Respublikon Norda Kipro, kiu estis agnoskata nur de Turkio.

Kvankam geografie la insulo apartenas al la kontinento Azio (je 113 km sude de Turkio, je 120 km okcidente de Sirio kaj je 150 km oriente de la plej proksima insulo de Grekio, nome insulo Kastellorizo), la plej multaj insulanoj sentas sin eŭropanoj. Ekde la 1-a de majo 2004 la Respubliko Kipro apartenas al la Eŭropa Unio. La 1-an de januaro 2007 la nacia valuto kipra pundo anstataŭiĝis per la komuna eŭropa valuto Eŭro, kaj en la Eŭrozono ekde tiam cirkulas ankaŭ kipraj eŭro-moneroj.

Elkosma bildo de Kipro


  • Landkodo: CY.
  • E-nomo: [a] Cipro, Respubliko Kipro; [o] Kipra Respubliko.
  • Nacia nomo: Κύπρος, do Kipros (greke), Kıbrıs (turke); Κυπριακή Δημοκρατία - Kipriake Dimokratia (greke), Kıbrıs Cumhuriyeti (turke).
  • Etimologio: la landnomo devenas de latina formo de la vorto "kupro" – cuprum; de antikveco la lando estis riĉa de kupraj krudaĵoj.
  • Areo: 9251 km², inter ili 37 % estas okupitaj de Turkio.
  • Politika sistemo: dividita demokratia respubliko (greka kaj turka zonoj).
  • Ŝtatestro: prezidento Demetris Kristofias en la greka zono kaj prezidento Mehmet Ali Talat en la turka zono.
  • Ĉefurbo: Nikozio (162 mil, dividita en du partojn).
  • Urboj: Limassol (107 mil), Larnaca (21 mil).
  • Loĝantaro: 734 mil (1995), nur en la greka areo. De la tuta loĝantaro dum la jaro 1974 78 % estis grekoj kaj 18 % turkoj. Tridek jarojn poste, dum la jaro 2004, temis pri proksimume 70 % da grekoj kaj 30 % da turkoj.
  • Ŝtataj lingvoj: greka kaj turka
  • Kredantoj: ortodoksuloj kaj islamanoj.
  • Eksporto: vestaĵoj, ŝuoj, vino, terpomoj, citrusaj fruktoj.
  • Organizoj: UNO (1960), EU (2004)
  • Prahistorio: Nekropolo de Amantuso ĉe Limasol
  • Historio: Dum la jaro 1963 reakciaj fortoj incitis militan kontraŭstaron inter la grekaj kaj turkaj loĝantoj. En 1974 en la norda parto de la insulo la armeo de Turkio alterigis siajn militfortojn kaj okupis ĝin. Pli poste, dum 1983, ĉi tie estis proklamita "Turka Respubliko Norda Kipro". La turkoj deklaris, ke tiu paŝo estis reago kontraŭ tiuj fortoj, kiuj penis unuigi Kipron kun Grekio.
  • Heredaĵoj: Pafoso, monumentoj de Troodosa montaro.

Enhavo

Geografio

Mapo de Kipro
Topografio de Kipro

Vidu Geografio de Kipro.

Kipro estas insulo de Azio en la Maro Mediteraneo, sude de Turkio. Ĝi estas la tria laŭ grando en tiu maro post Sicilio kaj Sardio.

Lokigo: je 360 km oriente de Grekio, 300 km norde de Egiptio, 105 km okcidente de Sirio kaj 75 km sude de Turkio.

Totala Surfaco: 9.250 km² (el kiuj, 3.355 km² troviĝas sub regado de la memproklamita Turka Respubliko Norda Kipro.

Marbordo: 648 km

Klimato: mezvarma - mediteranea kun varmaj kaj sekaj someroj kaj malvarmaj vintroj. Pluvokvanto averaĝa jare eseas de 500 mm, kaj pluvo de decembro al februaro reprezentas preskaŭ du trionojn de la jara totalo.

Tereno: Lando ĉefe montara kun du montoĉenoj: Pentadaktilo, norde, kaj Troodos, sudokcidente, kiu kronas en la pinto de la Monto Olimpo (1.953 m). Inter ili troviĝas la plej granda ebenaĵo, nome Mesaoria.

Ekstremaj punktoj:

Punkto plej malalta: marnivelo 0m.

Punkto plej alta: Monto Olimpo 1.951m.

Uzo de la tero:

Plugebla tero: 10,81%

Konstantaj terkulturejoj: 4,32%

Aliaj: 84,87% (2005)

Akvumado: 400 km² (2003)

Naturaj Riskoj:

  • Meza vulkana aktivado (kaj tertrema).
  • Sekeco.

Ekonomio

Vidu Ekonomio de Kipro.

La ekonomio de Kipro estas klare malfaciligita de la divido de la insulo en du teritorioj. Ĝi havas ekonomion tre vundeblan, pli solidigita ekde la eniro en la Eŭropa Unio, kun forta dependo de la sektoro de servoj kaj problemoj de izoleco rilate la reston de Eŭropo.

Limasolo, Kipro

En la lastaj 25 jaroj, Kipro paŝis el dependo de agrikulturo (kie nur la produktado de citruso havas relativan komercan gravecon), al have de strukturo pli kongrua kun la eŭropa kunteksto, kun pli influa graveco de la sektoro de industrio kiu respondecas pri plej parto de la eksportado kaj dungas 25% de la loĝantaro.

Preskaŭ 70% dependas de la sektoro de servoj, kaj precize de turismo. La geografia lokigo proksime de Mezoriento provokas grandajn oscilojn el jaro al jaro por iĝi grava turismejo.

La floto de ŝipoj de Kipro estas la kvara plej granda de la mondo kaj produktas alyajn enspezojn.

La 1a de januaro de 2008, Kipro eniris en la zono de eŭro.

Mezlernejo Panciprion en Nikozio.

Historio

Vidu Historio de Kipro.

Kipro estis koloniita de diversaj kulturoj laŭlonge de la historio. La micena civilizo alvenis ĉirkaŭ la 17-a jarcento a.K.., kaj poste setliĝis koloniojn de Fenicio kaj Grekio. La faraono Tutmosis la 3-a de Egipto submetis la insulon en la jaro 16-a jarcento a.K. kaj devigis ĝin pagi impostojn, kio daŭris ĝis kiam la egipta hegemonio estis anstataŭita de la hititoj (kiuj nomigis Alasija Kipron en sia lingvo) en la 13-a jarcento a.K.. Post la invado de la marpopoloj (proksimume 1200 a.K.), la akeoj-grekoj setliĝis en la insulo (ĉirkaŭ 1100 a.K.), kaj decidis pri la formo de ĝia kultura identeco. La judoj nomigis ĝin Kittim.

La asirianoj invadis la insulon en la jaro 800 a.K., ĝis kiam la faraono Amasis rekonkeris la insulon en la jaro 600 a.K., kaj poste li estis anstataŭita de la persoj post la konkero de Egipto fare de tiuj. Salamis, la plej pova de la diversaj regnurboj de Kipro en tiu epoko ribeliĝis kontraŭ la persa dominado en la jaro 499 a.K., sub la reĝo Onisilos; kaj tiu ribelo kaj postaj grekaj klopodoj liberigi Kipron malsukcesis, inter ili tiuj de la reĝo Evagoro de Salamis, en la jaro 345 a.K.. Tamen, en la jaro 331 a.K. Aleksandro la Granda liberigis Kipron el la persoj reinkludante ĝin en la grekia mondo. La kipra floto helpis lin konkeri Fenicion.

Post la morto de Aleksandro la Granda, Kipro estis celo de rivalaĵoj inter la generaloj kiuj sukcedis lin pro ĝia riĉeco kaj strategia situo, kaj ĝi flais finfine sub la dominado de la Ptolomeoj de Egipto. La Romia Imperio, finfine, konkeris la insulon en la jaro 57 a.K.

Post la jaro 45 de onia Erao, la predikistoj Sankta Paŭlo kaj Sankta Bernabeo enmetis la kristanismon en la insulo kaj Kipro estis la unua regiono de la mondo regita de kristano.

Post la falo de la Romia Imperio, Kipro pasis al dominado de Bizanco, Arabio kaj Grekio, ĝis 1192 kiam ĝi estis konkerita de la krucmilitistoj estritaj de Rikardo Leonkorulo (kiu kroniĝis kiel Reĝo de Kipro).

Italio dominis super Kipro pere de la Venecia respubliko ekde 1489, ĝis la invado de la Otomana Imperio en 1570. Post la Kongreso de Berlino, Kipro eniris en administrado de Britio la 12an de julio de 1878, kaj iĝis oficiale kolonio en 1914, je la komenco de la Unua Mondmilito.

En 1931 komencis la unuaj insurekcioj favore la enosis (unuigo de Kipro kun Grekio). Post la fino de la Dua Mondmilito, la grekokipranoj pliigas la premon por la fino de la brita dominado. La Arkiepiskopo Makarios estris la kampanion por la enosis, kaj li estis ekzilita al la Sejŝeloj en 1956 post serio de atencoj en la insulo.

En 1960, Turkio, Grekio kaj Britio -kune kun la turkokipra kaj grekokipra komunumoj- subskribis traktaton kiu deklaras la sendependecon de la insulo kaj la britan posedon de la bazoj de Akrotiri kaj Dekelia. Makarios ricevis la Prezidentecon. La konstitucio indikas, ke la turkokipranoj ricevos la vicprezidentecon, kaj havos vetoan povon. Tiu partikularo konstitucio devigita de Britio malfaciligis la funkciadon de la ŝtato kaj la rilatoj inter greko- kaj turkokipranoj malstreĉiĝis, enfluante en eksplodoj de violento interkomunuma de 1963 kaj 1967.

Kastelo de Kirenio.

La 15an de julio de 1974 progreka puĉo deponis la legitiman registaron, kio provokis la reagon de Turkio, kiu invadis kaj okupis milite la nordan trionon de la insulo, malplenumante la internacian legitimecon. Tiu estis la deveno de la Turka Respubliko Norda Kipro, ŝtato de facto agnoskata nur de Turkio kaj la Organizo de la Islama Konferenco.

La Respubliko de Kipro eniris kiel membro de la Eŭropa Unio en 2004, kiam oni aplikis planon por la reunuigo apogita de Unuiĝintaj Nacioj. Tamen, al referendo estis malakceptita de 76% de la grekokipranoj.

En la prezidentaj balotoj, post la dua rondiro de la elektado, la 24an de februaro de 2008, venkis, per 53,36% de la voĉdonoj, Demetris Kristofias, ĝenerala sekretario de la Komunisma Partio de Kipro (AKEL, iam Progresista Partio de la Laboristoj de Kipro), kontraŭ la 46,64% de la eksministro de Eksteraj Aferoj Ioannis Kasulides. Unu el la celoj de lia kandidateco estis la rekomenco de la negocado por la reunuigo de Kipro.

Vidu ankaŭ

  • la paĝon pri la Annan-plano, kiu proponis solvon por federacia reunuigo de ambaŭ partoj de la insulo



 
Komunumo de Nacioj
Flago de Komunumo de Nacioj
Membraj landoj:  Antigvo-Barbudo |  Aŭstralio |  Bahamoj |  Bangladeŝo |  Barato |  Barbado |  Belizo |  Bocvano |  Britio |  Brunejo
 Dominiko |  Fiĝioj |  Gambio |  Ganao |  Grenado |  Gujano |  Jamajko |  Kameruno |  Kanado |  Kenjo |  Kipro |  Kiribato |  Lesoto
 Malajzio |  Malavio |  Maldivoj |  Malto |  Maŭricio |  Mozambiko |  Namibio |  Nauro |  Niĝerio |  Nov-Zelando |  Pakistano
 Papuo-Nov-Gvineo |  Salomonoj |  Samoo |  Sejŝeloj |  Siera-Leono |  Singapuro |  Sri-Lanko |  Sankta-Kito kaj Neviso |  Sankta Lucio
 Sankta Vincento kaj Grenadinoj |  Sudafriko |  Svazilando |  Tanzanio |  Tongo |  Trinidado kaj Tobago |  Tuvalo |  Ugando |  Vanuatuo
 Zambio
Ŝtatoj kaj teritorioj kun nerekta membreco
Transmaraj teritorioj (kronaj kolonioj): Angvilo | Bermudo | Brita Antarkta Teritorio | Brita Hindoceana Teritorio | Britaj Virgulininsuloj | Falklandoj | Ĝibraltaro | Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj | Kajmaninsuloj | Moncerato | Turkoj kaj Kajkoj | Pitkarna Insulo | Sankta Heleno
Kronaj Dependaj Teritorioj: Manikinsuloj (Alderney, Guernsey, Jersey, Sark) | Manksinsulo
Aparta statuso: Kukinsuloj | Niuo


Ŝtatoj en Azio
Afganio | Armenio | Azerbajĝano | Barejno | Bangladeŝo | Barato | Birmo | Brunejo | Butano | Ĉinio | Filipinoj | Indonezio | Irako | Irano | Israelo | Japanio | Jemeno | Jordanio | Kamboĝo | Kartvelio | Kataro | Kazaĥio | Kipro | Kirgizio | Kuvajto | Laoso | Libano | Malajzio | Maldivoj | Mongolio | Nepalo | Nord-Koreio | Omano | Orienta Timoro | Pakistano | Palestino | Rusio | Saŭda Arabio | Singapuro | Sirio | Sri-Lanko | Sud-Koreio | Taĝikio | Tajlando | Tajvano | Turkio | Turkmenio | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | Uzbekio | Vjetnamio
Dependaj teritorioj: Brita Hindoceana Teritorio | Kokosinsuloj | Kristnaskinsulo
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net