Klarneto estas blovmuzikilo, ĝenerale farita el ligno, kies interna boraĵo estas cilindra. La sono estas kaŭzata per vibranta unuopa anĉo ligita al la beko.
La variaj tonoj aŭ notoj estas kaŭzataj per ŝtopado de truetoj. En la modernaj klarnetoj, tiu ŝtopado estas farata jen rekte per fingroj, jen per moveblaj klavoj kaj klapoj.
Klarnetoj konsistigas grandan familion (unu el la plej vasta) kun tre diversaj akutecon, de sopranino ĝis kontraŭ-baso.
Klarneto konsistas el diversaj pecoj:
La buŝpeco, kiu konsistas el beko, (farita el bukso, ebonito aŭ vitro), sur kie troviĝas anĉo (el kano, foje el plasto) fiksita de ĉirkaŭligo.
La bareleto, kiu utilas por agordi la instrumenton. (Fakte, oni ŝanĝas la bareleton laŭbezone por la referenca frekvenco de la A3 = 440Hz/415Hz)
La korpo, kiu plej ofte konsistas el du pecoj:
La supra korpo, kun dek kvin truoj kaj naŭ klavoj, uzataj de maldekstra mano (foje malpli por la basaj tipoj).
La suba korpo, kun naŭ truoj kaj ok klavoj, tenata de la dekstra mano (foje pli por la basaj tipoj).
La moderna klarneto inventatis ĉ. 1690 far Johann Christoph Denner (1665-1707).
Klarneto estas tre populara muzikilo, kiun oni uzas en ĉiuj muzikaj stiloj:
Oni trovas la instrumenton inter alie en la cigana muziko. En la muzika ĝenro Klezmero, la tradicia muziko de la orienteŭropaj judoj, klarneto plifavoriĝis kaj anstataŭis la iaman violonon. En azerbajĝana muziko ankaŭ ĝi prenis lokon anstataŭante la zurnaon.
Uzo de klarneto spertis altrangiĝon fine de la 18-a jarcento, post plibonigoj. Wolfgang Amadeus Mozart komponis multajn elstarajn ĉefverkojn por la klarneto, kaj ŝatis ties sonon en sia orkestrado.
Aliaj verkistoj kiuj komponis famaj konponaĵojn por tiu muzikilo estas Carl Maria von Weber, Johannes Brahms, kaj Louis Spohr
Ĉi tiu artikolo pri "Klarneto" ankoraŭ estas ĝermo pri muzika temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu». Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.