Kodumulo

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

Kodumulo (angle: hacker) estas programisto kiu tiel bone regas programlingvon aŭ operaciumon ke li povas sen peno verki programojn. Plejofte en praktiko estas persono kiu inventas teknologion, ellaboras, implementas, testas kaj plibonigas ĝin. Kodumuloj trovas nekonvenciajn, sed efikajn solvojn por cimoj kaj diversaj aliaj komputilaj problemoj pere de disponeblaj rimedoj.

Kodumuloj ne ĉiam laboras same "oficiale". Foje okazas ke ili aliras komputilajn sistemojn por pruvi ke ekzistas sekuriga problemo. Plej ofte tion kodumulo faras ĝuste por helpi solvi tiun "sekurigan truon". Se kodumulo misuzas sian konon, oni parolas pri retpirato aŭ kodrompisto (angle: cracker). Kodumuloj provas aktive kontraŭi piratojn.

Ofte kodumuloj subtenas la ideon de libera programaro aŭ eĉ al ĝi aktive kunlaboras.

Eksteraj ligiloj

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net