Komputiko (aŭ komputscienco) estas la studado de konstruado, aplikado kaj ecoj de komputiloj.
Komputiko estas relative nova fako kun radikoj en elektra inĝenierarto, matematiko kaj lingvistiko. Nur dum la lasta triono de la 20-a jarcento ĝi ekestis konsiderata kiel aparta fako kaj disvolvigis siajn proprajn metodojn kaj terminaron.