Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Mapo de la Komunumo de sendependaj ŝtatoj, kiu konsistas el la plejparto de la ekssoveta teritorio.

Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ) estas interŝtata organizo, kreita laŭ iniciato de Belorusio, Ukrainio kaj Rusio. En la interkonsento, subskribita la 8-an de decembro 1991 en urbo Minsko (Belorusio), ĉi tiuj ŝtatoj konstatis, ke pro la profunda krizo kaj disfalo Sovetunio ĉesas sian ekzistadon. Samtempe, ili deklaris pri sia strebo al establiĝo de diversaspekta kunlaborado en la sferoj politika, ekonomia, kultura, humana ka.

La 21-an de decembro 1991 al la interkonsento aliĝis Azerbajĝano, Armenio, Kazaĥstano, Kirgizio, Moldavio, Taĝikio, Turkmenio, Uzbekio. Ekster la organizo restis 4 pliaj respublikoj de iama Sovetunio: Estonio, Latvio, Litovio kaj Kartvelio. Pro la politika kaj ekonomia premo (laŭ kelkaj komentoj, ankaŭ pro la konflikto en Abĥazio), la lasta membro, Kartvelio ankaŭ devis aliĝi al KSŜ en septembro de 1992.

En 1993 jaro estis akceptita Statuto de la organizo, kiu deklaras sferojn de la komuna agado: defendo de la rajtoj kaj liberecoj de la homoj, kunordigo de ekteraj politikaj rilatoj, kunlaboro por la kreado de komuna ekonomika spaco, batalo kontraŭ organizita krimo, kunlaboro en defenda politiko kaj defendo de ŝtatlimoj. Estis kreitaj organoj de KSŜ: Konsilio de Ŝtatestroj, Konsilio de Registarestroj, Interŝtata Ekonomia Konsilio, Interparlamenta Asembleo ka. Pro la malsamaj celoj de la membro-ŝtatoj kaj internaj kontraŭstaroj, plimulto de la decidoj de supremenciitaj organoj, ne plenumiĝas.

La rezidejo de la Ekzekuta Sekretario de KSŜ troviĝas en Minsko, de la Interparlamenta Asembleo - en Sankt-Peterburgo, de la ceteraj organoj - en Moskvo.

Vidu ankaŭ


 
Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ)
Flago de Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj

 Armenio |  Azerbajĝano |  Belorusio |  Kartvelio1 |  Kazaĥio |  Kirgizio |  Moldavio |  Rusio |
 Taĝikio |  Turkmenio2 |  Ukrainio3 |  Uzbekio

1 Komencis proceduron de eliro en aŭgusto 2008 (membras ĝis aŭgusto 2009).
2 Asociigita membro.
3 Fakte membras, estas inter la ŝtatoj-fondintoj, sed ne finplenumis proceduron de aliĝo.

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net