|
Article on other languages:
|
Korbopilkado estas pilka sporto inter du teamoj po 5 ludantoj. Ĝi estas unu el la plej popularaj sportoj de la mondo, precipe en Usono, sed ankaŭ en la suda kaj orienta Eŭropo.
RegulojCelo de la ludo estas ĵeto de la ĉ. 600 g (virinoj: 540 g) peza pilko en la kontraŭflankan korbon, kiu pendas en alto de 3,05 metroj. La korbopilko ludatas en 4 kvaronoj kun paŭzoj de 12 minutoj (Usono) aŭ 10 min. (Germanio). Se la ludo estas nedecida fine de la kvara kvarono, okazas 5-minutaj plilongigoj ĝis venko de iu teamo. Oni akiras 2 poentojn je sukcesa korboĵeto kaj 3 poentojn, se tiu ĵeto okazas malantaŭ la tri-poenta linio (6,25 m) (tio estas, la ĵeton faras ludanto, kiu en tempo de la ĵeto staras aŭ eksaltis malantaŭ tiu linio). Okaze de faŭlo ĉe ĵetoprovo al korbo, la faŭlita ludanto ricevas eblon por liberaj ĵetoj tiomfoje, kiom da poentoj li akirintus. Se la pilko – spite al la faŭlo – atingas sukcese la korbon, oni kalkulas la poentojn kaj la faŭlita ludanto ricevas bonuse liberan ĵeton. Unu sukcesa libera ĵeto validas ĉiam unu poenton. Oni distingas ĉe faŭlo personan, teknikan, nesportan kaj ekskludan faŭlojn.
La puno de la faŭlo dependas de tio, kia faŭlo okazis: ĉu dum korboĵeto aŭ ne, ĉu la teama faŭla limo estas atingata aŭ ne. La teama faŭla limo (teamfaŭlo) signifas, ke la teamo atingis ene de unu kvarono 4 faŭlojn, tiel la kontraŭa teamo ricevas post la 5-a faŭlo 2 liberajn ĵetojn.
Kiel ĉe nesporta faŭlo. Krom tio, la pekanto devas forlasi la ludkampon aŭ la halon kaj iri al la vestiĝejo.
Paŝeraro
Ne estas paŝeraro:
Se oni prenas la pilkon post driblo per ambaŭ manoj, oni ne rajtas denove dribli. Se oni faras tion, temas pri duobla driblo (sama valoras, se oni ambaŭmane driblas). TaktikoPozicioj:
Historio
Variantoj Stratpilko estas plej konata varianto de la korbopilko, 3 kontraŭ 3 ludas je unu korbo kaj tio okazas subĉiele. Ekzistas multaj aliaj variantoj kun libere elpensitaj reguloj. Asocioj
LigaojEn 1946 fondiĝis la unua profesia korbopilka ligao, la usona NBA ("National Basketball Association"). La NBA validas kiel la plej forta ligao de la mondo. NBA-ludantoj kiel Michael Jordan aŭ Shaquille O'NEAL estas internaciaj supersteluloj. retpaĝoj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net