|
Article on other languages:
|
Korpokulturado , ankaŭ nomata muskolkonstruado aŭ korpokonstruado estas individua sporto, kies celo estas atingi postulatan aspekton de la korpo. Oni taksas ekz. grandecon kaj trajtecon de la muskolaro, muskolmaterion, egalecon ktp. Preparo okazas en gimnastejoj aŭ hejme kaj estas fundamentita en intensa 'neareobia' fizika ekzerco kiu ĝenerale konsistas en trejnado per levigo de pezaĵoj. Same grava estas nutrado celita al sufiĉa alŝovo de bezonataj vivbezonaĵoj. Sed kelkaj korp-kulturistoj rapidigas kreskon de muskolmaterio helpe de malpermesitaj materioj, kiel estas ekz. steroidoj. Lasta faktoro grava por perfekta aspekto estas sufiĉo de ripozo post penega trejnado. Historie, ni povas trovi tiun sporton en la klasika Grekujo kie la homa korpo akiris kulturan gravecon. Nuntempe, kun la ĝenerala riĉigo de la okcidenta socio, multegaj homoj praktikas tiujn ekzercojn en pli- malpli alta grado.
TrejnadoPor iliaj praktikantoj, la korpokulturado estas vivstilo bazita sur fizika ekzerco kaj taŭga manĝado, ke povas esti bona se bone praktikata. Tamen, ĉi tiu sporto praktikata ĝis la ekstremo povas kaŭzi problemojn maloftajn kiel 'vigoreksio'.
Por atingi eksterordinaran muskolan disvolvon, la "kulturistoj" koncentriĝas je tri punktoj::
KonkursojLa korpokulturisto pozas antaŭ juĝistaro kiu donas poentojn. Du gravaj titoloj estas Mister Universo aŭ Mister Olimpio. Virina KorpokulturismoKvankam en siaj originoj ĝi estis nur porvira sporto, ekde la 80-aj jaroj komenciĝas konkursoj por virinoj. En kelkaj landoj estas ioma socia malakcepto al la kulturistinoj, pro supozata malvirineco de la sporto. Tiu fakto, evoluigis la korpokulturismon al novaj formoj kie gravas pli la estetiko. Tiuj variaĵoj nomiĝas en la angla "Bodyfitness" en kies konkursoj, la konkurantinoj ankaŭ dancas. DopadoKvankam neniu asocio instigas ĝian uzon kaj la vendo estas forte regulita, kelkaj kulturistoj uzas drogojn (ekzempe steroidojn) por plibonigi sian muskolan mason st, difinitecon kaj rendimenton. La (tro)uzado de tiuj substancoj en sanaj individuoj kaŭzas kromajn efikojn kiuj povas esti gravaj je multaj niveloj. Famaj Kulturistoj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net