Pokapa GNP: $ 10.300 (en 2007, laŭ CIA World Factbook); $ 9.100 (en 2004, laŭ CIA Factbook); $ 8.840 (en 2003, laŭ HDR); $ 7.838 (en 2001, laŭ WHO); $ 4.280 (en 2003, laŭ UNICEF).
Diversaj popoloj loĝis en la nuna teritorio de Kostariko, ĝis la alveno de la hispanajkonkerantoj. Ĝis la 19-a jarcento ĝi estis la plej suda parto de la vicreĝujo de Nova Hispanio.
Kostariko estas ekzemplo de politika stabileco, kompare kun siaj najbaraj landoj. En 1949, José Figueres Ferrer abolis la armeon, kaj tiel fariĝis escepto en la tuta mondo.