Kreivo

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

Kreivokreopovo estas la kapablo estigi ion novan kaj celtaŭgan, ĉu novan solvon por problemo, cu novan metodon aŭ ilon, ĉu novan artan objekton aŭ formon. La kreita novaĵo ekestas per rekombino de konataj scieroj en nekutima maniero. Pro tio oni perceptas kreivan laboron ofte [nelogika, kvankam la rezulto impresas tre logika.

Psikologiaj eksperimentoj en la kampo de motivigo kaj lernado montris ke la forto de la novigo estas faktoro instiganta al ago. Evidente ĉe pli alte evoluintaj organismoj ekzistas grava kaj kontinua tensio inter la establo kaj konservo de konstantaĵoj de la ĉirkaŭaĵo unuflanke kaj la interrompo de atingitaj ekvilibroj favore al novaj eblecoj por spertoj aliflanke. Psikologiaj studoj pri altagrade kreivaj homoj observis ĉi tension en la kadro de tiaj du(al)ecoj kiaj estas intelekto kaj intuicio, konscio kaj subkonscio, mensa sano kaj mensa perturbo, konvenciaĵoj kaj nekonvenciaĵoj, komplekseco kaj simpleco.

Kelkaj sciencistoj nomas la sciencan pristudon de kreivo kreologio (angle: creatology), sed tiu ĉi termino ne estas vaste uzata.

Por la plibonigo de kreivaj kapabloj per lerno kaj trejnado estis proponitaj pluraj metodoj, interalie:

  • psikologie-kognitivaj metodoj - ekzemple la metodoj de Edward DE BONO
  • tre strukturitaj aliroj - ekzemploj estas TRIZo, la Teorio de Inventiva ProblemSolvo kaj ARIzo - AlgoRitmo por Invento - ambaŭ iniciitaj de la rusa sciencisto Genriĥ Altschuller.

Komparu kun:

Invento ~ ideo


Vidu ankaŭ jenon:

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net