|
Article on other languages:
|
Geografio > Azio > Hinda Oceano > Kristnaskinsulo < Aŭstralio Kristnaskinsulo (angle Christmas Island) estas teritorio dependa de Aŭstralio en Sud-Orienta Azio. Ĝi situas je ĉ. 360 km de Javo (sude) kaj 1400 km de Aŭstralio (nord-okcidente). La plej alta pinto de la insulo estas la Murray Hill (361 m), situas sur la okcidenta parto de la insulo. Ĝia plej grava komunumo kaj haveno estas Flying Fish Cove, troviĝas nordoriente.
Sur la insulo loĝas ĉ. 1500 homoj, la aŭstralia ŝtato volas konstrui lokon por enmigrontoj kun 800 litoj. La lokaj loĝantoj kontraŭas la konstruadon, vidas en ĝi duan Guantanamo-n. HistorioLa insulon malkovris en 1615 Richard Rowe, kapitano de Thomas. La nomon de la insulo donis la kristnaskon de 1643 la kapitano de la Brita Orient-hindia Insituto, William Mynors. La insulon aneksis en 1888 Britio pro la fosfat-minejoj. La unuan komunumon fondis George Clunies-Ross kiu ricevis kun Murray 99-jaran koncesion en 1891 por mini fosfaton kaj dehaki arbojn. Poste ili fondis Akcian Kompanion kaj transdonis la rajrojn por tiu. Dum la dua mondmilito, la insulon okupis la japanoj. La registaro de Aŭstralio akj Nov-Zelando en 1948 aĉetis akciojn kaj posedaĵoj de la Christmas Island Phosphate Company. La insulo iĝis en 1958, eksetra posedaĵo de Aŭstralio. La fostfatminejoj elĉerpiĝis en la 1990-aj jaroj, oni volas evoluigi la turismon.
|
||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net