|
Article on other languages:
|
Kulturvario (ankaŭ kultivaro; latine cultivar) estas kulturformo, kiu konstante devias de aliaj kulturformoj, apartenantaj al la sama specio, la sama subspecio aŭ eĉ la sama botanika vario. Tiel oni parolas pri diversaj kulturvarioj laŭ diversa rezistemeco (kontraŭ malsaniĝo), maturiĝa tempo ktp. La kulturvario egelas al nocio „formo” ĉe sovaĝaj organismoj, kiu ne estas grava sistematika unuo, ĉar ĝi signifas nur ian kvantan diferencon (formo, grandeco de folio: Vicia villosa f. latifolia; lanuga vicio kun elipsa folio) Inter la taksonoj, la konvario (convarietas) egalas al subspecio de la sovaĝaj organismoj.(=kulturita subspecio). Tiel la vito havas tri konvariojn: convar. mediterranea, convar. alemannica, convar. byzantina) |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net