|
Article on other languages:
|
En matematiko, kaj precipe en funkcia analizo, kunfaldaĵo estas matematika operacio, kiu prenas du funkciojn f, g kaj produktas trian funkcion kiu, iusense, reprezentas la kvanton de superkuŝo inter f kaj inversigita kaj translaciita versio de g. Tipe, en elektra inĝenierarto, la funkcioj estas la impulsa reago de linia tempe nevaria sistemo, nomita kerno, kaj la enigo en la sistemon. Tia kunfaldaĵo estas la sumo de la impulsaj reagoj pezigitaj laŭ la eniga amplitudo kaj rezultigas la eligon de la sistemo.
Vida klarigo de kunfaldaĵo. Faru ĉiun ondoformon funkcio de la lokokupa variablo τ. Inversigu laŭ tempo iun el la ondoformoj kaj adiciu je t por ebligu al ĝi gliti tien kaj reen laŭ la τ-akso restante senmova rilate al t. Fine, komencigu la funkcion ĉe negativa infinito kaj glitigu ĝin al pozitiva infinito. Kie la du funkcioj kruciĝas, trovu la integraĵon de ilia produto. La rezulta ondoformo (ne vidigita ĉi tie) estas la kunfaldaĵo de la du funkcioj. Se la senmova ondoformo estas impulsa unuo, la fina rezulto estas la originala versio de la glita ondoformo, ĉar ĝi estas denove inversigita laŭ tempo, ĉar la dekstra eĝo trafas la impulsan unuon unue kaj la maldekstra eĝo laste. Tio ankaŭ ĝenerale estas la kialo por la inversigo laŭ tempo, ĉar kompleksajn signalojn oni povas konsideri konsisti el impulsaj unuoj
DifinoLa kunfaldaĵon de La integraĵa amplekso dependas de la domajno en kiu la funkcioj estas difinitaj; ofte a = -∞ kaj b = +∞. Dum la simbolo Diskreta kunfaldaĵoPor diskretaj funkcioj, oni povas uzi diskretan version de la kunfalda operacio. Ĝin donas Kiam oni multiplikas du polinomojn, la koeficientojn de la produto donas la kunfaldaĵo de la originala koeficientaj sinsekvoj, en ĉi tiu senso (uzante edendojn kun nuloj, kiel menciite supre). Por ĝeneraligi la suprajn kazojn, la kunfaldaĵo estas difinebla por ajnaj du integreblaj funkcioj difinitaj sur loke kompakta topologia grupo. Alia ĝeneraligo estas la kunfaldaĵo de distribuoj. Komputi diskretajn kunfaldaĵojn per la supra formulo rekte aplikata prenas Landau-notacion O(N2) aritmetikaj operacioj por N punktoj, sed tio estas reduktebla al O(N log N) per diversaj rapidaj algoritmoj. Rapidaj kunfaldaj algoritmojPraktike, cifereca signalpritraktado kaj aliaj aplikaĵoj de diskretaj kunfaldaĵoj tipe utiligas rapidajn kunfaldajn algoritmojn por pliigi la rapidon de la kunfaldaĵo al komplekseco O(N log N). La plej oftaj rapidaj algoritmoj uzas rapidajn Fourier-transformojn (FFT) per la kunfalda teoremo: la cikla kunfaldaĵo de du sinsekvoj estas trovebla, se oni prenas FFT-on de ĉiu sinsekvo, multiplikas laŭpunkte, kaj faras inversan FFT-on. Neciklaj kunfaldaĵoj, ekzemple liniaj kunfaldaĵoj estas komputeblaj per cikla kunfaldaĵo uzanta nul-pakadon. Ekzistas ankaŭ multaj aliaj rapidaj kunfaldaj algoritmoj kiuj ne uzas FFT-ojn mem, ekzemple numerteoriaj transformaj algoritmoj. |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net