|
Article on other languages:
|
La latina alfabeto prenis siajn signojn el la greka kaj etruska alfabetoj. Post la disfalo de la Romia imperio ĝin heredis la ĉefaj eŭropaj lingvoj, kaj pere de sekvantaj eŭropaj imperiismo kaj misiismo disvastiĝis jena alfabeto al la tuta mondo, iĝante la plej grava skribo de la homaro. Origine, la latina alfabeto nur posedis majusklojn - minuskloj estas evoluo el la karolinga alfabeto uzita je la franca korto dum mezepoko. Ankaŭ mankis la literoj tramonde konataj per la angla lingvo K, k, J, j, U, u, W, w, Z, z kaj Y, y. Ilin devis aldoni postaj lingvoj, ĉu prenante ilin el la greka alfabeto (K, U, Y, Z), ĉu inventante ilin el jam ekzistantaj literoj (J, W). Por plena listo da literoj kutime uzataj vikipedie, vidu je Esperanta alfabeto.
Pri la latinaj liternomojLa romianoj ne vere inventis nomojn por siaj literoj (kp. greka alfabeto), sed simple elparolis ilin laŭprononce: A [a], E [e] ktp. Ĉe konsonantoj, por plifaciligi la memstaran prononcon, ili antaŭmetis silabigan e: B [eb], C [ek], D [ed], F [ef]. Iom poste, faciligante eĉ pli, ili postenmetis la e, krom ĉe frikativoj kaj likvidoj, kiuj glate prononceblis ĉefine. Tial la malsamo inter C [ke], P [pe], T [te] kaj S [es], M [em], L [el]. Pli poste, kiam aldoniĝis K el la greka, oni devis nomi ĝin ka por eviti kolizion kun [ke] (= c). Notoj:
Eksteraj ligiloj
Pola alfabeto
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net