|
Article on other languages:
|
Fonto de la vortoj: super, veni, iri, kvankam, hodiaŭ, estas, lakto, nokto, akvo, multa, plena, arbo, libro, kaj multe de la bazo de la lingvo. Specimeno: la Patro Nia:
La etapoj de latino:
Latino, la antikva lingvo de Romo, estis la ĉefa lingvo de la romia imperio kaj de la Katolika Eklezio, kaj interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, donante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj en la renesanco, latino fariĝis pli korekta kaj klasika laŭ la modelo de Cicerono. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la angla lingvo. Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj. Ĝi estas la lingvo de Cezaro, Vergilio, Ovidio, Aŭgusteno, Abelardo, Tomaso de Akvino, Dante, Koperniko, Erasmo, More, Kalvino, Galileo, Bakono, Kartezio, Spinozo, Neŭtono, Linnaeus ka. Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon. Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. La leviĝo de presarto kaj naciismo, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento, mortigis la latinan kiel interlingvon. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton. Nur Vatikano kaj la Katolika Eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la 2-a Vatikana Koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino. En la mezepoka kaj renesanca Okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la Okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla ludas similan rolon hodiaŭ. Pro tio, la angla estas instruata eĉ ekster la eks-koloniaj landoj de la brita imperio). Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida.
Skribo kaj elparoloLa latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas”) estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I. Historio de la Latina AlfabetoLa latina alfabeto devenas de la greka alfabeto ne rekte, sed per la etruska alfabeto. Komence la latina alfabeto estis: ABCDEFZHIKLMNOPQRSTVX. Oni vidas ke estas 3 literoj por la sama sono /k/: C,K kaj Q, tio devenas de la fakto ke la etruska lingvo, kiel semidaj lingvoj havis malsamajn fonemojn por guturala surda sono, sed la latina havis nur unu fonemon /k/ kvankam kun 3 alofonoj, sekve oni uzis C antaŭ A, K antaŭ E kaj I kaj Q antaŭ U kaj O, sed ne estis speciala litero por reprezenti la fonemon /g/, kiu ne ekzistis en la etruska; alie S kaj Z reprezentis la saman fonemon /s/. Finfine, en la 3-a jarcento a.K., oni reformis la alfabeton kaj ĝi restis tiel: ABCDEFGHILMNOPQRSTVX. Kiam en la mezo de 2-a jarcento a.K., Romo konkeris grekajn urbojn, oni prenis grekajn literojn K, Y kaj Z. Z ne reprezentis plu /s/, kiel antaŭe, sed eble /ds/. Kaj aperis finfine la "klasika" latina alfabeto. ElparoloKompreneble oni ne scias kiel prononcis la romianoj, ĉar en tiu tempo ne estis sonaparatoj. En la fino de 19-a jarcento, la katolika eklezio kreis oficialan elparolon bazita sur la itala lingvo. En multaj protestantaj landoj estis reago kaj oni intencis krei "sciencan prononcon" de la latina. La lingvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de la latina lingvo; tiun elparolon oni nomas restaŭrigita elparolo. En 1956 la unua "Congres International Pour Le Latin Vivant" (Internacia Kongreso por la viva latino) aprobis rezolucion, kiu rekomendis la nuran uzon de "restaŭrigita elparolo" en Eŭropaj nereligiaj lernejoj. Tiel, multaj eŭropanoj, kiuj lernis latinon en lernejo post tiu kongreso, pensas ke ĝi estas la nura "vera" elparolo de la latina, sed ĝi estas nur konvencia elparolo, kun ia scienca bazo, sed tre diskutinda.
Elparolo (restaŭrigita; per Esperantaj literoj):
Ekzemple, la literoj V kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!). Sed en "VVA" la prononco de unua "V" estas vokala, ne eblas la prononco /ŭŭa/ sed du silaba /u'ŭa/, alie en "SILVANVS", la lasta V esta klare vokala: /nus/, sed la unua V eble estas vokala aŭ duonvokala: /sil'ŭa'nus/ aŭ /si'lu'a'nus/, klare la prononco /si'lu'a'nus'/ ne taŭgas, sed la sistemo proponita ne klarigas kiel V estas vokalo aŭ duonvokalo. La "restaŭrigita prononco" pretendas reprodukti la "klasikan prononcon", t. e., la prononco de la tempo de Kikero, sed ĝi miksas prononcojn tre malproksimajn en la tempo. Pro la evoluo de certaj sonoj en vulgara latino, oni dum jarcentoj instruis "nekorektan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ae kaj [rondigita e] por oe. Sed OE kaj AE evoluigis al [e] antaŭ klasika erao, kiel oni povas vidi en grafitoj de Pompeo, sekve la prononco [ajdes] por [aedes] estas arkaisma, ne klasika, kvankam la "restaŭrigita prononco" diras la malon. En klasika erao, eble oni prononcis ankoraŭ la C kiel /k/, sed tute ne plu AE kaj OE kiel diftongoj. La elparolo de c laŭ la restaŭrigita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elparolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la g kiel /ĝ/, kaj la gn sonrilato estas elparolata kiel [nj].) Tiel oni elparolas la nomon de Cicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca. En Francio, Britio kaj Nordio, interalie, la natura prononco de Cicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon. Alie, oni povas ekspliki la originon de vortoj kiel Kaiser en la germana lingvo, nerekte el la parolata latina, sed el skriba formo, sekve oni ne povas rigardi la evoluon de latinaj vortoj en nelatinaj lingvoj kiel helpaj, ĉar la latina ĉiam restis kiel skriba lingvo, eĉ en landoj kie oni neniu parolis ĝin. AkcentoNoto: En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do "ímperat" estu [IMperat]. Latinaj eldiroj
Pli detalajn informojn legu en jena artikolo : Listo de latinaj eldiroj
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ jenon:Bildogalerio
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net