La galega similas plej al la portugala, kvankam ĝi estas precipe parolata ne en Portugalio, sed en nordokcidenta Hispanio, en la regiono Galegio. Multaj eĉ konsideras la galegan nur dialekto de la portugala.
La haitia kaj papiamento estas kreolaj lingvoj: iliaj vortostokoj estas plejparte latinidaj, sed ne la gramatiko. La provenca estas dialekto de la okcitana, kaj estas parolata en sudorienta Francio. Ĝi aparte famas inter la dialektoj de la okcitana lingvo pro la verkisto Frederic Mistral kiu ricevis la Premio Nobel de literaturo en 1904 por rekompenci la altkvalitecon de siaj verkoj en la provenca.
Kvankam Britio ne naskis latinidan lingvon, la angla lingvo prenis multe de sia vortstoko el la franca kaj la latina ekde 1100. Same, grandega parto de Esperanta vortprovizo venas el latinidaj lingvoj aŭ rekte el la klasika latina.
La potenco de ŝtato kaj lernejo mankis al la kataluna, galega, kaj sarda, tial ili restas lingvoj malmulte konataj kompare al la pli grandaj lingvoj. El ili, la kataluna estas nun la plej forta. La okcitana estis mezepoke la plej granda kultura lingvo el tiu grupo de latinidaj lingvoj, danke al multnombraj verkoj de la trobadoroj. Sed historio favoris la aliajn latinidajn. Aliflanke, la franca kreskis el la latinida de Parizo, kaj la hispana el la latinida de Kastilio. Se Portugalio estus restinta parto de Hispanio, eble la portugala restus subnacia lingvo, simile al la kataluna, kaj Brazilo hodiaŭ parolus la hispanan. La itala ne estas simple la lingvo de Romo pro la frua potenco de Florenco kaj Venecio kaj pro la longdaŭra naciisma malforteco de Romo sub la papoj.
El la latinidaj, la plej vaste uzataj estas la hispana kaj la franca. La hispana havas pli da denaskaj parolantoj, sed la franca multe pli da dualingvanoj, farinte ĝin kun la angla unu el la du veraj mondlingvoj.
Krom la geografia, aliaj kriterioj taŭgas por klasi la latinidajn lingvojn:
Kelkaj pluraligas per aldono de s (el latina akuzativo) kaj alia per ŝanĝo de fina vokalo o kaj e al i aŭ a al e (el latina nominativo).
Per s: Portugala, hispana, kataluna, franca
Per vokalo: Itala, rumana.
Forigo de finaj vokaloj
Kelkaj perdis la finajn senkacentajn vokalojn ĉe la latinaj etimoj. Ekzemple: Latinaj lupus, luna iĝis italaj lupo, luna sed francaj loup, lune [lün] (kaj Esperante lupo kaj luno).
Kun finaj vokaloj: Portugala, hispana, itala, rumana
Kelkaj tiras la vorto por "pli" el plus, aliaj el magis.
plus: Franca, itala
magis: Portugala, hispana, kataluna, rumana
Sedecim aŭ Decem et sex
En kelkaj, la vorto por numero 16 etimas "ses-dek" laŭ la modelo de numero 11 al 15. En aliaj, ĝi etimas dek kaj ses, kiel de numero 17 al 19
Sedecim: Kataluna, franca, itala, rumana
Decem-et-sex: Portugala, hispana
Havi kaj teni
La vortoj habere kaj tenere evoluis malsame por signifi "teni", "havi", "esti (farinta)" kaj "ekzistas".
La respondaj francaj vortoj estas je tiens, j'ai, j'ai (fait), il y a: respektive evoluintaj el tenere, habere, habere, habere. Ni simbolu tion per "THHH".
THHE: Rumana, itala - E simbolas essere (itala) kaj este (rumana)
Havi kaj esti
Kelkaj uzas "havi" kiel helpverbo por formi perfektan tenson de ĉiuj verboj (pli-ol-perfekta en la portugala). Aliaj uzas "esti" por verboj pri movo aŭ iĝo.
"Havi": Portugala, hispana, rumana
"Havi" kaj "esti": Kataluna, franca, itala
Etnoj
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al bona kvalitnivelo. La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie.
Popolo, ĉefloĝantoj de Brazilo; 149 mln (1992). Distingiĝas 3 ĉefaj raskomponentoj - eŭropoida, mongoloida kaj negroida. Eŭropdevenaj Brazilanoj konstistigas 50% de la tuta loĝantaro, mestizoj kaj mulatoj - 20%, negroj kaj indianoj - 30%. Loĝas ankaŭ en Argentino, Paragvajo, Usono, Portugalio. Totala kvanto: 149,4 mln
Popolo, ĉefloĝantoj de Francio. Loĝas ankaŭ en francaj posedaj teritorioj, Nord-Afriko, Usono (600 mil), Italio (300 mil), Belgio (120 mil). Totala kvato: 47.5 mln (1992).
Antropologie estas reprezentitaj de diversaj tipoj de eŭropoida raso. Ĉefa etna komponento de francoj estis keltaj triboj de Galoj, kiuj poste kunfandiĝis kun germanaj triboj Frankoj, Burgundoj k.a. En Francio formiĝis 2 parencaj etnokomunumoj - nordfranca kaj sudfranca (Okcitana).
Popolo, unu el ĉefloĝantoj de Svislando. Totala kvanto: 1.2 mln.
Kredantoj: precipe kalvinistoj, estas ankaŭ katolikoj.
Lingvo: franca.
SVISOJ - Nomoj: [f] Suisses; [r] ŝvejcarci; [p] suíços - komuna nomo de la loĝantaro de Svislando. Konsistas de germano-svisoj (4,22 mln, 1992), franko-svisoj (1,16 mln), italo-svisoj (230 mil) kaj retoromanoj (60 mil). Parolas en lingvoj germana, franca, itala kaj retoromana. Kredantoj: protestantoj (granda parto de germano-svisoj, franko-svisoj, italo-svisoj kaj retoromanoj) kaj katolikoj (italo-svisoj k.a.).
Popolo, ĉefloĝantoj de Hispanio (27,6 mln). Loĝas ankaŭ en Francio 500 mil, Argentino 400 mil, Usono 200 mil, Brazilo 200 mil. Totala kvanto: 29,0 mln (1992).
Antropologie apartenas al hindo-mediteranea branĉo de eŭropoida raso.
Bazon de hispana etno formiĝis Iberaj triboj intermiksitaj kun venintaj keltaj kaj germanaj triboj.
SVISOJ - Nomoj: [f] Suisses; [r] ŝvejcarci; [p] suíços - komuna nomo de la loĝantaro de Svislando. Konsistas de germano-svisoj (4,22 mln, 1992), franko-svisoj (1,16 mln), italo-svisoj (230 mil) kaj retoromanoj (60 mil). Parolas en lingvoj germana, franca, itala kaj retoromana. Kredantoj: protestantoj (granda parto de germano-svisoj, franko-svisoj, itlao-svisoj kaj retoromanoj) kaj katolikoj (italo-svisoj k.a.).
Popolo, ĉefloĝantoj de Italio (54,35 mln). Totala kvanto: 66,5 mln (1992). Loĝas ankaŭ en Usono (8,5 mln), Argentino (1,35 mln), Francio (1,1 mln) kaj aliaj landoj.
Antropologie apartenas al hindo-mediteranea branĉo de eŭropoida raso.
Lingvo: itala.
Etnografiaj grupoj: venetoj, piemontanoj, toskananoj, lombardiano, ligurianoj, kalabrianoj, sicilianoj k.a. Aparte staras Sicilianoj kaj Sardenianoj.
Popolo, ĉefloĝantoj de Kosta-Riko (pli ol 2,94 mln). Totala kvanto: 2,98 mln (1992). Precipe idoj de elmigrintoj el Hispanio, parto - mestizoj, nigruloj kaj mulatoj.
Parolas precipe hispanlingve.
Kredantoj: precipe katolikoj, nigruloj kaj mulatoj - protestantoj.
Popolo, ĉefloĝantoj de Meksiko (78 mln, 1992) kaj najbaraj regionoj de Usono (13 mln);
Antropologia tipo - precipe mestizoj, formiĝintaj rezulte de miksiĝo de hispanoj kaj aborigenaj indianoj (Aztekoj, Majaoj, Otomoj, Miŝtekoj, Sapotekoj k.a.).
Kredantoj: precipe katolikoj, parto - protestantoj (precipe en oriento de la lando).
OKCITANOJ
Nomoj: [f] Occitans; [oc] Occitans
Popolo, loĝantoj de suda parto de Francio (Okcitanio). Totala kvanto : nekonata, ĉar ne ekzistas statistikoj pri lingvoj en Francio. Oni ofte taksas je duono de la tuta loĝantaro kiu scipovas aŭ almenaŭ komprenas la lingvon okcitanan (ĉ. 6 milionoj)
Grupo de popoloj en Italio (ladinoj kaj friuloj, 740 mil, 1992) kaj Svislando (romanĉoj, 60 mil).
Lingvo: retoromana.
Kredantoj: katolikoj kaj protestantoj.
SVISOJ - Nomoj: [f] Suisses; [r] ŝvejcarci; [p] suíços - komuna nomo de la loĝantaro de Svislando. Konsistas de germano-svisoj (4,22 mln, 1992), franko-svisoj (1,16 mln), italo-svisoj (230 mil) kaj retoromanoj (60 mil). Parolas en lingvoj germana, franca, itala kaj retoromana. Kredantoj: protestantoj (granda parto de germano-svisoj, franko-svisoj, itlao-svisoj kaj retoromanoj) kaj katolikoj (italo-svisoj k.a.).
FRIULOJ - Nomoj: [m] furlani; [f] Friouliens; [r] friuli. Popolo en Italio. Kvanto: 720 mil (1992). Lingvo: friula dialekto de retoromana lingvo. Kredantoj: katolikoj.
Nomoj: [m] romini (devenas de latina Romanus - "romiano"); [f] Roumains; [r] rumini; [p] romenos
Popolo, ĉefloĝantoj de Rumanio (20,66 mln). Parencaj etnografiaj grupoj - Meglenaj Rumanoj, Aromunoj, Istro-Rumanoj. Bazo de Rumana etno estas Trakaj triboj - Getoj, Dacoj. Totala kvanto: 21 mln (1992), inter ili en Rusia Federacio ĉ. 6 mil.
Apartenas al Pontia tipo de hindo-mediteranea raso.