Article on other languages:
Lev Davidoviĉ TROCKIJ (ruse: Лев Давидович Троцкий; ankaŭ transskribita Trotskii, Trotski, Trotsky aŭ Trotzky) (naskiĝis 26-a de oktobro (laŭ Julia kalendaro) = 7-a de novembro (laŭ Gregoria kalendaro), 1879 - 21-a de aŭgusto, 1940) en Coyoacàn, naskiĝis kiel Lev Davidoviĉ Bronŝtejn (Лев Давидович Бронштейн) de judaj gepatroj en Janovka, Ĥerson Provinco, Ukrajno.
Ludinte gravan rolon dum la Rusa Revolucio kaj estrinte la ruĝan armeon dum la Rusa Enlanda Milito, li oponis Stalinon; li estis elpelita el Sovetio kaj fine murdita de stalina agento Ramón Mercader en Meksiko en 1940, post fondo de la 4-a Internacio en 1938.
Li inspiris la revoluciiston Emmanuel Goldstein en politika romano 1984 de George Orwell.
Lev Trockij
La oficejo, en kiu okazis la murdo
Tombo de Trockij en Meksiko
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Giant Panda
Mercedes Car This site monitored by SitePinger.net