Libera programaro

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

Libera Programaro (angle "Free Software") estas movado kiu celas krei libere distribueblajn kaj ŝanĝeblajn programojn. La iniciatinto estas Richard Stallman, kiu fondis organizon FSF por antaŭenigi ĝin. Ili promesas al ni ke Libera Programaro konservas kvar specoj de libereco, por la uzantoj de la programaro:

  • La libereco por uzi la programon, por iu ajn celo (libereco 0).
  • La libereco por studi kiel la programo funkcias, kaj ŝanĝi ĝin por viaj bezonoj (libereco 1). Atingo al la fontkodo de la programo estas antaŭkondiĉo por tio ĉi.
  • La libereco por disdoni kopiojn, do vi povas helpi vian najbaron (libereco 2).
  • La libereco por plibonigi la programon, kaj disdoni viajn plibonigojn al la publiko, por helpi ĉiujn (libereco 3). Atingo al la fontkodo estas antaŭkondiĉo por tio ĉi.

Enhavo

Historio

Ĉi tiuj liberecoj estis ekde la komenco de la 1960-aj jaroj ĝis la 1980-aj jaroj la regulo en komputiko, ne la escepto. Eĉ la kodo de iuj Operaciumoj estis havebla senpage, kaj kun la rajto ŝanĝi kio estis malimplicite skribata. Neniu firmao aĉetus komputilon - ili kostis tiam pli ol 20 jaran salajron - akceptante dependon de unu sola fabrikanto.

Ekzemplo

Por ilustri la principon de la Libera Programaro, kontraŭe al la mallibera programado, oni povas kompari ĝin kun kuirarta recepto:

  • laŭ la principo de la Libera Programaro: vi ricevis ĉi tiun recepton per iu ajn kielo (magazino, amiko), kaj neniu povas malebligi al vi uzi la recepton. Vi rajtas redoni ĉi tiun recepton tiel, kiel vi volas, same vi rajtas aliigi aŭ pludoni ĝin.
  • laŭ la principo de la mallibera programaro: vi devas akiri la pretan manĝaĵon kaj nur vi rajtas manĝi ĝin. Eĉ se vi scias la recepton, ne estas permesate aliigi ĝin.

Laŭ la sama ideo, oni parolas pri "libera enhavo" por dokumento, kies enhavo estas libere videbla kaj kopiebla, kaj iafoje aliigebla per ĉiuj, kiel en Vikipedio.

La modelo de la libera programaro ekaperis en la 1990-aj jaroj, kiam GNU estis kunmetita kun Linukso.

Vidu ankaŭ

  • DokuWiki - Esperantigita Libera Viki-programo

Bildoj

Eksteraj ligoj

  Klarigo pri kelkaj liberaj programaroj
  filozofio (angle)
  Opiniartikolo pri la libera softvaro (esperante)
  Asocio por libera informa infrastrukturo (Esperante)
  Action «Use Free Software»
• D. E. ROGERS: PROGRAMOJ: Libera programaro: nova rimedo komerci
el Monato (2004/4, p. 12)


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net