|
Article on other languages:
|
Lingvoscienco (aŭ lingvistiko aŭ malpli ofte lingviko) laŭ larĝa difino estas ĉia studo pri homa lingvo, fako de lingvistoj.
LimojOfte oni rigardas beletrosciencon kun stiloscienco, parolarto, norma gramatiko, kaj similaj kiel aliajn fakojn ol lingvoscienco. La historio de lingvoscienco montras, kiel diversaj skoloj emfazis diversajn aspektojn de lingvoj, kaj estis influitaj de pluraj sciencaj fakoj aŭ influis ilin. Pro tio kun filozofio, logiko, instruarto, etnoscienco, sociscienco kaj informteorio, lingvoscienco havas komunajn esplorkampojn, kiuj plimalpli memstariĝis: lingvoinstruo, komputa lingvoscienco, psikolingvistiko, socilingvistiko... ŭŭ SubfakojEn sia nuna stato lingvoscienco enhavas interalie la jenajn subfakojn:
Ĉi tiu dispartigo ne perfektas. Lingvistoj agnoskas ekzemple, ke la disigo inter morfologio kaj sintakso ne tute klaras, kaj ke ili ambaŭ kontribuas al semantiko. Pli bonan aranĝon oni tamen ankoraŭ ne establis. Ismoj kaj skolojSkoloj ekde la 1910aj jaroj: Famaj demandoj kaj debatoj: Modernaj formalaj gramatikmodeloj: Pluraj vidpunktojLa multaj lingvosciencaj skoloj postlasis malsamajn alirojn al lingvoscienco. Tio kaŭzas streĉojn, eĉ pri la difino de lingvoscienco mem. Diakrono kaj sinkronoĜis la komenco de 1900aj jaroj, oni studis lingvojn en la kadro de filologio. Lingvojn oni klarigis kaj prezentis kiel idojn de pli antikvaj lingvoj. Tio estis tratempa lingvoscienco (diakrona lingvoscienco). Modernaj skoloj male emfazas koheran kaj kompletan priskribon de lingvo en ĝia efektiva stato. Tio estas unutempa lingvoscienco (sinkrona lingvoscienco). Mankas kadro por unuigi la du vidpunktojn: unuflanke oni konstatas, ke vorto havis participan klason en iu epoko kaj havas prepozician klason en posta epoko. Aliflanke oni priskribas lingvajn statojn, en kiuj al la vorto oni donas unu klason, aŭ la alian, aŭ ambaŭ. La dinamikon de evoluo nenio klare prezentas. Teorio kaj aplikoSimile al aliaj sciencoj, lingvoscienco havas teoriajn kaj aplikajn flankojn. La teoria aliro favoras la bone formaligitajn aspektojn, kiaj fonologio, sintakso laŭ pure priskriba vidpunkto. Sed tiuj ne tre interesas ordinarulon, kiu vidas lingvosciencon tra la konsiloj de vortaroj aŭ gramatiklibroj, aŭ tra la studo de eventuale utilaj fremdaj lingvoj kaj por tio petas, ke oni prezentu lingvon laŭ preskriba vidpunkto. Ĉi tiu streĉo inter teorio kaj praktiko konstateblas en aliaj situacioj. Ekzemple en hezito pri la klaso de vorto teoriema universitatulo elektos laŭ principaj reguloj, sed praktikema lingvokomputisto elektos simple la klason, per kiu komputiĝos pli bonaj rezultoj. Ekzemploj de aplikaj fakoj:
Lingvo kaj kompetentoTradicie lingvoscienco rigardis lingvon kiel apartan eston, eventuale ligitan al kulturoj, moroj, aŭ al logiko kaj racio. Strukturismo metis kontraston inter lingvo kiel abstrakta modelo, kaj parolo kiel realaĵo. La generisma skolo renversis la perspektivon, prenante kiel studotemon la homan parolkapablon, kiun ĝi nomas kompetento, kontraste al parolado, kiun ĝi nomas efektivigo. Tiuj ŝanĝoj lasis sensolvaj plurajn demandojn: ĉu lingvoscienco estas memstara scienco kun propra studaĵo, aŭ ĉu ĝi estas branĉo de psikologio studanta parolkapablon? Pli grave, ĉu la formalaj modeloj faritaj de lingvistoj nur ekstere klarigas la lingvajn fenomenojn, aŭ ĉu ili estas – ĉu ili estu – taŭgaj bildoj de la mensa kapablo de homoj? Ĉi lastan demandon neŭroscienco malgraŭ grandaj esperoj ne helpis respondi. Informo kaj komunikoLogiko kaj informteorio tiris lingvosciencon al prezento de lingvo kiel informilo. Ili taskas al ĝi, mezuri la kvantojn aŭ kvalitojn de veraj aŭ malveraj asertoj portataj de frazoj. Ili proksimigas la teorion de homaj lingvoj al la teorio de programlingvoj, kun similaj modeloj de morfologio kaj sintakso. Socilingvistiko kaj pragmatiko male emfazas, ke lingvon uzas homoj por interkontakti. Ĝi estas komunikilo. Bonan tagon nek veras nek malveras, kaj ne estas primonda aserto ligebla al loko en universala nomsistemo de ekzistaĵoj. Ĉi tiu vidpunkto volonte konsideras semantikon kiel plej gravan parton de lingvo, eĉ se la formaligo de senco ne tiom progresis. Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net