|
Article on other languages:
|
Linukso (aŭ Linux) estas kerno de operaciumo, kiu estas retroprojektado de Unikso. En ofta uzado, "Linukso" temas pri kaj tiu kerno mem kaj la ĉirkaŭa programaro, inter ili la iloj de GNU, KDE, GNOME, Xfce, OpenOffice.org, la Fenestra Sistemo X kaj multaj aliaj programoj. Pro tio, kelkaj, inter ili Richard Stallman kaj la projekto Debian, preferas nomi la tutan sistemon "GNU/Linux", kiun FSF rekomendas legi kiel "GNU kaj LInuks" en la lingvo koncernata (kaj se "/" estas maloportuna, en kelkaj lingvoj oni ankaŭ uzas "-").
HistorioVerkita en 1991 de finna komputilstudanto (Universitato de Helsinki) Linus Torvalds kiel hobio kaj disvastigita laŭ la permesilo GPL, Linukso ŝtopis la ĝistiaman truon en la libera operaciumo GNU: manko de kerno, la centra programo kiu regas ĉiun malaltnivelan operacion de komputilo (tamen la oficiala GNU-kerno estas Hurd). La versio 0.01 aperis en septembro 1991 kaj 0.02 en oktobro 1991. Tiel ekeblis, se vole, tradukiloj per nur libera programaro. Poste aliaj liberaj kernoj kaj operaciumoj ekestis, sed Linukso restas la plej uzata kaj plej fama. TeĥnikeLinukso akordas kun la uniks-normo Posikso, kaj plejparte rolas kiel kutima Unikso, kvankam ĝi ne devenas de la originala fonto de Bell Labs kiel la BSD-Uniksoj. Origine, ĝi estis monolita kerno, sed post la 2.0-a versio ĝi estas monolita sed etendebla per moduloj. Nuntempe Mikrosofto konsideras Linukson la ĉefa konkuranto kontraŭ ĝia operaciumo Vindozo. DistribuaĵojLa unua (historie) maniero por havi la tutan sistemon funkciantan estis havi la kodon de la programoj kaj kompili ĝin. Sed ĉi tio povas esti granda problemo por homoj, kiuj ne povas konekti interreton, kiuj ne scias fari tion aŭ kiuj ne havas sufiĉan tempon. Por solvi tion ĉi, la plej ofta solvo estas ke iuj kolektas aron da programoj, kiujn ili opinias oportunaj, kaj ĝin vendas, disdonas per gazetoj aŭ permesas elŝuti ĝin. Tio nomatas 'distribuaĵo'. Ekzistas multaj distribuaĵoj, vidu: [1] Linuksaj distribuaĵoj Dosieraj SistemojLinukso toleras multajn dosierajn sistemojn:
Portopunktado (ang. journaling) estas moderna maniero fari dosierajn sistemojn. Per portopunkteco oni povas eviti multajn erarojn sur la disko. KomunumoEkzistas multaj asocioj pri linukso tra la mondo. Ĝenerale, oni nomas ilin "LUG" (Linuks-Uzantoj Grupoj) (angle: Linux Users Group). La celo estas disvastigi Linukson kaj la liberajn programojn pere de renkontiĝoj, instalado de Linukso, helpo al novuloj k.t.p. Multaj asocioj ekzistas en la reto pere de regionaj asocioj (vidu la vorton LUG en via lingvo). Ekzistas projekto por fondo de asocio "LUG-Esperanto" ĉe Projekto por LUG-Esperanto. Vindozaj programoj en Linuksaj operaciumojMultaj uzantoj de komputiloj alkutimiĝis al vindozaj programaroj. Vindozaj programaroj ne rekte funkcias en linuksa sistemo. La plej simpla solvo estas Wine, kiu estas libera, kaj la programoj Crossover Office (transigata oficejo) kaj Cedega. Tiuj programoj igas la vindozan programaron kongrua per reimplementado de la Vindoza API en Linuksajn sistemojn. Multaj programaroj povas funkcii tiel rapide kiel en Vindozo, kaj kelkfoje eĉ pli rapide. La fortaĵo de ĉi tia solvo estas, ke la programaroj ne devigas instaladegon de Vindozo, kaj tial ankaŭ ne permesilon. La malfortecoj estas, ke ĝi nuntempe ne estas 100%e kongrua sistemo. Alia ebleco estas Win4Lin, la komerca programaro kiu konvertigas la vindozajn API-bibliotekojn tiamaniere ke ĝi funkcias sen reimplementado. Tio devigas ke Vindozo estu instalita, ne kiel operaciumo, sed kiel programaro en Linukso. Tielmaniere Vindozo funkcias fenestre kaj tra tiu fenestro funkcias ĉiuj vindozaj programaroj. Tria alternativo estas virtuala maŝino, en kiu oni imitas tutan komputilon sub Linukso. La malfortaĵo de imitado estas, ke oni riskas malpli rapidan sistemon. Oni ankaŭ devas instali Vindozon. Vindozaj programoj, kiuj funkcias je ĉi tiu solvo, ne povas integriĝi sur la labortablo. Ekzemple oni ne povas kopii tekston el vindoza programaro al linuksa programaro aŭ inverse. Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net