Los-Anĝeleso (Kalifornio)

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
La turo de la biblioteko en Los-Anĝeleso

Los-Anĝeleso (hispane: Los Ángeles; angle: Los Angeles) estis fondita en la 18-a jarcento kiel meksika farmvilaĝo, kies kompleta nomo estis "Nuestra Señora la Reina de Los Ángeles del Río de Porciuncula", fariĝis mondfama en la 20-a jarcento kiel la loko de Hollywood, centro de la usona kinoindustrio pro la tieaj bona vetero, variega tereno, kaj libereco el tiamaj monopoliistoj de Novjorko (inter ili, Edisono).

Ĝi nun estas la plej granda urbo en Kalifornio, dua plej granda en Usono, kaj la deka plej granda en la mondo. Kvankam nur 3,6 milionoj da homoj loĝas inter la landlimoj de la urbo Los-Anĝeleso mem, pli ol 16 milionoj enloĝas la urban aglomeraĵon de la tri kantonoj Los-Anĝeleso, Orange, kaj Riverside.

Ĝi lokiĝas ĉe koordinatoj 33°56′N 118°24′U / 33.933, -118.4Koordinatoj: 33°56′N 118°24′U / 33.933, -118.4.

Historio

Fondita de hispanaj koloniistoj en 1781 kun la nomo "El Pueblo de Nuestra Señora la Reina de los Angeles de Porciúncula" (La Urbo de Nia Sinjorino la Reĝino de la Anĝeloj de Porciúncula). La nomo devenis de tiu de kapelo aparteninta al la Sankta Francisko, kies sektanoj regadis la hispanan koloniadon de Kalifornio kaj konstruis multajn misionejojn tra la ŝtato. (Ili donis la nomon de sia majstro al la alia urbego de Kalifornio, Sanfrancisko.) Iom post iom, la nomo mallongiĝis al la nuna "Los Angeles" (prononcita angle "lasANĝelis", hispane "losANĥeles") kaj ofte simple al "L.A." (elej').

Dum la malfrua jarcento XIX kaj jarcento XX, la urbo kreskadis, ĝis ĝi fariĝis la plej granda en Kalifornio. Los-Anĝeleso fifamiĝis pro malbona situacio inter rasoj. Nigrahaŭtuloj tumultis tie en 1965 kaj 1992, kiel protesto kontraŭ brutaleco polica kaj la malegala ekonomia situacio.

Esperantistoj en Los-Anĝeleso



Eksteraj ligiloj

  http://www.ci.la.ca.us
  http://www.lacity.org
  http://www.lacvb.com
  http://www.usc.edu/isd/archives/la
  http://vladimir-okc.narod.ru/UU-html/truu39.htm Unuetaĝa Usono ĉ.39 "Lando de Dio" en Esperanto

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net