MIME

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
OSI-modelo kun interretaj protokoloj de TCP-IP-stako
Kable kaj senkable: WAN (ekz. la interreto), MAN, LAN, PAN.
Nur senkable: IPN, WMAN, WLAN, WPAN (ekz. Bluetooth).
Tavolo Tavolnomo IP pera/rilata (havas RFC)
7 Aplikada tavolo HTTP, SMTP, POP3, IMAP, FTP, SSH, IRC, SIP, DNS...
6 Prezenta tavolo MPEG, MIME, SSL, TLS...
5 Seanca tavolo NetBIOS, RPC, SAP, SDP...
4 Transporta tavolo TCP, UDP, RTP...
3 Reta tavolo IPv4, IPv6, IPsec, ICMP, IGMP, ARP...
2 Kanala tavolo Ethernet, 802.11 Wi-Fi, MAC, HDLC, V.42bis, V.42), V.44...
1 Fizika tavolo DSL, ADSL, WiMAX, 802.11b, 802.11g 10BASE-T, V.90...

MIME estas normo por retpoŝto en la Interreto, ebliganta

  • havi plurajn objektojn en unu retmesaĝo;
  • sendi tekstojn kun senlime granda linilongo kaj suma amplekso;
  • uzi signarojn pli larĝajn ol Askio, ekz-e la Latinan-3an;
  • ktp.

Do, se du korespondantoj havas MIME-kapablan poŝtilon, ili povas uzi la supersignitajn literojn; ekz-e por transmeti la mesaĝon Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde sufiĉas specifi la signaron Latinan-3an per Content-type: text/plain; charset=ISO-8859-3

Tiam la poŝtiloj aŭtomate plenumos la askiigon kaj rekonstruon de la supersigno. Tamen se oni volas subrigardi la transmetatan tekston, oni povas malŝalti la MIME-filtrilon, kaj oni vidos: E=B6o=FEan=F8o =E6iu=BCa=FDde

Ĉi tie ĉiun supersignitan literon anstataŭas la egalsigno = kaj du deksesumaj ciferoj, indikantaj la kodojn laŭ ISO-8859-3 (se la egalsigno estas parto de la teksto, ĝi estas same kodata: =3D). En tiu formo la mesaĝo sendifekte pasos tra ĉiu komputilreta nodo, eĉ se ĉi tiu komprenas nur la 7-bitan Usonan Askion.

Tiu metodo ne estas speciale Esperanta, ĝi estas internacia. Ekz-e, ankaŭ la germana frazo Ja gewiß doch quält zuviel Syntax mürbe Köpfe, kun tiel indikita signaro estos sendata kiel Ja gewi=DF doch qu=E4lt zuviel Syntax m=FCrbe K=F6pfe. Normale la du korespondantoj tiajn teruraĵojn ne vidos, sed ĝuste tiel aspektos la teksto por ricevanto kies malnova poŝtilo ne komprenas MIME-on. Ho ve, ĉar tiaj poŝtiloj ankoraŭ multas, oni ne ofte uzas tiun rimedon.

El ĉiuj disponeblaj askiigoj la MIME-skribo estas la plej esprimiva. Nur ĝi ebligas sendifekte askiigi la tutan tekston de ĉi artikolo, ekz-e la frazon: «Ĉu ĉ, ^c, ĉ aŭ =E6?» (tiel: =C6u =E6, ^c, ĉ a=FD =3DE6?). Kompreneble, tiu normo ne bezonas sankcion de la Esperanta, aŭ de la franca, aŭ de iu ajn lingva akademio.

Fontindiko

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net