MP3

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

MP3, aŭ pli precize MPEG-1 Layer 3, estas son-kompaktiga algoritmo, kiu povas grandege redukti la kvanton de datumoj, kiuj estas bezonataj por reprodukti sonon, samtempe prezentante originale fidelan sonkvaliton al la aŭskultanto.

MP3-dosieroMP3-arkivo estas komputila dosiera sonregistraĵo farita per la MP3-algoritmo.

La MP3-a aranĝo estas ofte uzata en la Interreto por muziko kaj retradio. Nuntempe precipe en podkastado.

Historio

La kodo MPGE-1/2, dua nivelo, estis kreita en projekto de Digital Audio Broadcasting kaj subtenata de instituto Fraunhofer pri integritaj cirkvitoj. Ĝin financis Eŭropa Unio kadre de esplor-programo EUREKA, sub la kodo EU-147.

La projekto EU-147 aktivis de 1987 al 1994. En 1991 estis proponitaj du normoj: Musicam (konata kiel nivelo 2) kaj ASPEC (Adaptative Spectral Perceptual Entropy Coding, simila al MP3). Oni preferis Musicam, kiu estis pli simpla kaj fidinda.

Laborgrupo estrata de Karlheinz Brandenburg kaj Jürgen Herre kunigis la studojn pri Musicam kaj ASPEC kun iuj siaj ideoj kaj kreis MP3, kies celo estis per 128 kbit/s realigi la saman kvaliton kiel MP2 per 192 kbit/s.

Ambaŭ algoritmoj pretiĝis en 1992 sub la siglo MPEG-1, kiel unua evolufazo de projekto nmomata MPEG, difinitaj kiel internacia normo kun la nomo ISO/IEC 11172-3 kaj publikigitaj en 1993. Lasta fazo de projekto MPEG finiĝis en 1994 per la krado de MPEG-2, difinita kiel internacia normo kun la nomo ISO/IEC 13818-3 kaj publikigita en 1995.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  http://www.iis.fraunhofer.de/amm/techinf/layer3 Instituto Fraunhofer
  http://lame.sourceforge.net Ĉefpaĝo de projekto LAME

(Bonvolu atenti, ke tiu ĉi paĝo ofte estas atakata de spamistoj. Tial eksteraj ligiloj sub tiu ĉi alineo estas ignorindaj.)

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net