|
Article on other languages:
|
MS-DOS (mallonge por la anglalingva Microsoft-Disk Operating System, Mikrosofta Diska Operaciumo) estis la unua operaciumo de Mikrosofto por personaj komputiloj. Ĝiaj funkcioj precipe koncernas la administradon de dosieroj. Por tio ĝi uzis la dosier-sistemon FAT (angle: File Allocation Table = dosiero-lokiga tabelo). MS-DOS estis kreita por la procesoro 8086 de Intel kaj esence dependas de ties instrukciaro. Fine de la 1980-aj jaroj ĝi estis la plej uzata operaciumo por unu-uzanto-komputiloj. La vindozaj generacioj 95, 98, 98SE kaj ME dependas de MS-DOS, ĉar ili ne havas propran sistemon pri dosieroj kaj aliaj esencaj funkcioj. La populareco de MS-DOS influis la evoluon de la procesoroj de Intel, kiu longe zorgis, ke postaj generacioj de procesoroj subtenu la parte anakronismajn funkciojn de MS-DOS. Eksteraj ligiloj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net