|
Article on other languages:
|
Magia nombro estas nombro aŭ signovico en dosiero, kiu karakterizas ĝian specon. Tio ebligas al la programoj rekoni la specon de la dosiero kaj malfermi ĝin per la taŭga kodo/programo. La alia kutima maniero de distingo de specoj de dosieroj estas laŭ finaĵo de dosiernomo. Tiu ĉi koncepto de magia nombro originas el fruaj uniksaj mastrumaj sistemoj, kiuj uzis tiajn nombrojn por identigi ruleblajn programojn. El tio evoluis la uniksa ordono file, kiu uzas tiajn magiajn nombrojn por identigi la specon (tipon) de dosieroj, kies finaĵo perdiĝis. Plej ofte ĝi uzas la unuajn kelkajn bajtojn de dosiero. Ekzemple dosieroj kun bildoj en aranĝo PNG komenciĝas per la bajtaro "\211 P N G". |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net