|
Article on other languages:
|
Magrebo (arabe.: مغرب "okcidente", derivita el la verbo gharaba: "(sun)subiro") signifas antaŭ ĉio la tri nordafrikajn landojn Tunizio, Alĝerio kaj Maroko, parte ankoraŭ Libion kaj Maŭritanion, kiuj havas komunajn historiajn radikojn. (Malo estas: Maŝrek (arabe.: مشرق "Oriente", der. el verbo sharaka: "(sun)supreniro")) En la araba oni komprenas sub la nocio Magrebo nur Marokon (verŝajne, ĉar ĝi estas la plej okcidenta araba lando.)
HistorioMagrebo estis en la antikveco nur nur sub feniciofenicia influo. Kartago, la plej granda kaj potenca "punika" urbo troviĝis ekter Fenicio, nun en Tunizio. Post la punikaj militoj, la regiono venis al sub la Romo. Kun la disvastiĝo de la islamo en la 7-a jc., la areon atingis araba influo, do tiel la tieaj loĝantoj parolas ankoraŭ hodiaŭ la araban kaj diversaj malplimultoj berberajn lingvojn. La landoj ĝis Maroko estis vasaloj de la osmana imperio, kies lokon transprenis la eŭropaj kolonizantoj en la 19-a kaj 20-a jc.. La landoj akiris siajn sendependiĝojn fine de la 1950-aj kaj en la 1960-aj jaroj. La Araba Magreba Uniofrance UMA - Union du Maghreb Arabe angle.: AMU Arab Maghreb Union La Araba Magreba Unio estas regiona asocio de ŝtatoj en Nord-Afriko, fondita la 17-an de februaro en 1989. Ĝin antaŭis renkongtiĝo de ŝtataj gvidantoj de kvin Magreb-ŝtatoj en junio de 1988 en Zeralda, Alĝerio. La sidejo de Unio situas en Rabat, Maroko. La memroŝtatoj estas Alĝerio, Egiptio, Maŭritanio, Maroko, Libio, Tunizio, (sed ne Okcident-Saharo!) La celoj de la Unio: ekonomia kooperado, kunlaboro en ekstere-, interne- kaj kulturpolitiko. Problemoj tiuruilate: diversaj leĝoj, granda burokratio, malgranda varoŝanĝo inter ili (nur 3 % de la tuta eksporto, dume 60-75% kun EU) kaj manko je mono, rilato inter Maroko kaj Alĝerio. Oni akceptis en 1991 planon pro ekonomia integrado, kiu kondukus al ekonomia unio. WeblinksVidu ankaŭ jenon:Eksteraj ligiloj |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net