|
Article on other languages:
|
La Makintoŝo (Macintosh aŭ Mac angle) estas serio de personaj komputiloj kreita de Apple Computer. La unua Makintoŝo estis enkondukita en la jaro 1984 kiel malmultekosta posteulo de la Apple Lisa, komputilo sur kiu estis jam havebla grafika uzantinterfaco simila kiel tiu de Makintoŝo, sed pro la alta prezo ne sukcesa. La nomon inventis Jef Raskin. Li nomis lian favoran pommarkon, McIntosh. Por eviti problemojn kun la usona marko, oni literumis la nomon Macintosh. Jam sur la unua Makintoŝ-komputilo estis instalita operaciumo Mac OS. Siatempe ĝi estis vere revolucia, ĉar ĝi estis la unua kiu uzis komputilan muson. Tio inter alie ebligis ke uzanto ne plu devis tajpi komplikajn komandojn.
OperaciumoDe 1984 ĝis 2001 la operaciumo de Makintoŝa komputilo baziĝis je la tutunua Sistemo. Regule aperis novaj versioj kaj ĝisdatigoj. Modernaj Makintoŝoj uzas la operaciumon Mac OS X. ProcesoroTradicie Makintoŝoj havis IBM-procesoron. Je la 5-a de junio 2005 Steve Jobs anoncis ke Apple ekuzus Intel-procesorojn, ĉar IBM-procesorojn uzus tro da energio kaj kreus tro da varmo. Specife por tekokomputiloj tio ĉi estis problema. Jam en aŭgusto 2006 ĉiuj novaj Makintoŝoj havis Intel-procesorojn; multe pli rapida ol anoncite. Tial ankoraŭ ne ĉiuj komputilaj programoj estas adaptitaj por povi senprobleme funkcii je la Intel-Mak. Modeloj
Vidu ankaŭ
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net