|
Article on other languages:
|
Prihistoria mapo: orienta Mediteraneo en la jaro 1135
Mapo estas diĝita aŭ analogia inform-komunikilo, kiu montras (laŭ skalo, ĝeneraligante) aferojn kaj procedojn kiuj havas rilaton al spaco. Oni utiligas grafikan signosistemon kaj klarigas la mapon per skribaj aldonoj. Diĝita mapo permesas la utiligon de ceteraj, ekz. bildaj kaj akustikaj komunikiloj kaj la interaktivan komunikadon kun la uzanto. Mapo bildigas abstraktajn spacorilatajn datenojn kaj spacajn interrilatojn, kiujn oni povas nur malfacile vortumi. La celo estas facili al homoj la komprenon. Ofte la orientiĝon de la rigardanto plifacigas koordinatsistemo. Kolekton de mapoj en unu volumo oni nomas atlaso. Mapoj rilatas plej ofte al tero aŭ partoj de tero (de la tersurfaco), sed ankaŭ aliaj ĉielaj objektoj, kiel luno kaj marso, estas objektoj de mapo. Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net