Maroko

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
المغرب
Al-Mamlaka al-Maghribija
Maroko
Flago de Maroko Blazono de Maroko
Nacia himno: Hymne Chérifien
Nacia devizo: "Allāh, al Waţan, al Malik"  
"Dio, Nacio, Reĝo"
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Rabat (519 mil)
Oficiala(j) lingvo(j) araba[1]
Plej ofta(j) religio(j) islamo
Areo
 % de akvo
446.550 km²
?
Loĝantaro 33.757.175 (2007)
Loĝdenso 70/km²


Horzono UTC+0
UTC+1 (somere)
Interreta domajno .ma
Landokodo MA
Telefona kodo 212
Politiko
Politika sistemo Konstitucia monarkio


Nacia tago 30-a de julio
Ekonomio
Valuto Dirhamo





Maroko (arabe: المغرب [Al-Maghrib]) estas lando en norda Afriko, okcidente de Alĝerio.

Enhavo

Historio

De 19-a jarcento estis okupita de Francio kaj Hispanio. Ĝi akiris sendependecon en 1956, malgraŭ tio Hispanio kontrolas Mediteraneajn portojn ĉe la Afrika bordo - Ceŭto kaj Melilo. En proksima pasinteco Maroko havis teritoriajn pretendojn kun Maŭritanio pro la iama hispana dependa teritorio en Okcidenta Saharo. En 1979 Maŭritanio rezignis pri siaj pretendoj kaj nun la tutan teritorion de Okcidenta Saharo okupas Maroko, kiu konstruis en la dezerto 2.720 kilometrojn longan Marokan muron por protekti sin kontraŭ atakoj de la gerila Fronto Polisario, kiu celas proklami en Okcidenta Saharo sendependan ŝtaton.

Kelkaj faktoj

  • Etimologio: "Maroko" estas eŭropa misprononco de la nomo de la malnova ĉefurbo Marakeŝ; arabe ĝi nomiĝas "al-Maghrib", t.e. "sunsubirejo, okcidento".
  • Ŝtatestro: reĝo Mohamed VI.
  • Ĉefurbo: Rabato (519 mil).
  • Urboj: Kazablanko (3.500 mil), Marakeŝo (673 mil), Tanĝero (640 mil).
  • Adm. divido: 28 provincoj kaj 2 urbaj prefekturoj.
  • Diskutaj teritorioj: Ceŭto, Melilo, Okcidenta Saharo
  • Loĝantaro: 26.562 mil (1995), inter ili 73,9% marokaj araboj, 25,4% berberoj.
  • Kredantoj: muzulmanoj.
  • Eksporto: fosfatoj, mineraloj, frukto, tabako, fiŝaj konservaĵoj.
  • Pokapa MNP: 1.110 $.
  • Organizoj: UNO (1956)
  • Heredaĵo: historiaj urboj estas Feso, Marakeŝo, Mekneso kaj Rabato. Antikvaj lokoj: Volubiliso kaj Likso (apud Laraŝo).

Esperanto-movado

Unuaj pioniroj estis en 1906 francaj oficiroj. Kapitano Fernando Redondo Ituarte en 1913 fondis en Melilla Esperanto-societon. Laboris en Tanger R. Manfred (fotografisto, 1925), gvidis ankaŭ kursojn Vincent C. Richard. En la 1930-aj jaroj esperantistoj troviĝis en urboj Ceuta, Tetuan, Casablanca, Meknes, Kenitra kaj Tanger; UEA havis delegitojn en kvar urboj.

Poste la movado ne estis tiom vigla. Sed Mohamed Gharbi, juna viro el Tanger, estis membro de la komisiono pri agado en arablingvaj landoj de UEA.

En 1944 fondiĝis Maroka Esperanto-Asocio, sed ĝi malaperis iam post la sendependiĝo de la lando en 1956.


Piednotoj

  1. La Constitution, "Le Royaume du Maroc, État musulman souverain, dont la langue officielle est l'arabe, constitue une partie du Grand Maghreb Arabe."


 
Ligo de Arabaj Ŝtatoj
Flago de Ligo de Arabaj Ŝtatoj

Alĝerio | Barejno | Egiptio | Ĝibutio | Irako | Jemeno | Jordanio | Kataro | Komoroj | Kuvajto | Libano | Libio | Maroko | Maŭritanio | Omano | Palestino | Saŭda Arabio | Sirio | Somalio | Sudano | Tunizio | UAE



Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Eksteraj ligiloj

  http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/geos/mo.html
  http://europa.eu.int/comm/external_relations/morocco/intro
  http://www.mincom.gov.ma/english/e_page.html
  http://www.travel-images.com/morocco.html
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net