Komuna nomo: México (MEĥiko; la sono de la ikso estas escepto al la kutima prononco en la hispana lingvo). Vidu artikolon pri la nomo de Meksiko en esperanto.
Situo: ĉ. 23º No, 102º Ok
Limoj: 3.118 km norde kun Usono, 960 km sude kun Gvatemalo kaj 176 km kun Belizo.
Lingvo: la hispana estas la baza lingvo de la loĝantaro kaj estas uzata oficiale. Aliaj lingvoj: la naŭatla, dialektoj de la majaa, aliaj indianaj lingvoj.
Prezidanto elektita pere de universala kaj sekreta balotado por sesjara periodo. Vidu liston de prezidentoj de Meksiko. Nuna prezidento: Felipe Calderon
Duĉambra kongreso: deputitoj (tri jaroj) kaj senatanoj (ses jaroj)
Konkero kaj koloniigado fare de la hispanoj (1521-1810): la sieĝo de Tenoĉtitlano kaj la fondo de la Vicregno de Nova Hispanio
Milito por la sendependiĝo kaj unuaj provoj organiziĝi (1810-1824): la alvoko de Dolores fare de pastro Miguel Hidalgo, la milito kontraŭ la reĝa armeo, la atingo de la sendependeco, la Unua Imperio kaj la proklamo de la respubliko
Sendependa vivo (1824-1910): la malstabileco de la unuaj jaroj, la perdo de teritorio, la Reformo, la Dua Imperio, la porfiria diktaturo
La meksika revolucio (1910-1917): la proklamo de Madero, la militantaj ĉefoj, la konvencio de Aguaskalento, la konstitucio
La registaroj de la institucia revolucio (1917-2000): la stabiligo post la enlanda milito, la fondo de la Nacia Revolucia Partio, la lasta armita subleviĝo kaj la sinsekvo de konstitucie elektitaj prezidantoj