Meksikurbo

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Centra Placo de Meksikurbo (fone la Nacia Palaco, sidejo de la prezidanto)

Meksikurbo (hispane, Ciudad de México) aŭ Meksiko estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Meksiko kaj unu el la plej grandaj urboj de la tuta mondo. Antaŭ la alveno de la hispanoj, Meksikurbo estis la ĉefurbo de la aztekoj kaj nomiĝis Tenoĉtitlano. Ĝi troviĝas en la Federacia Distrikto, kiu koncepte similas al aliaj federaciaj distriktoj, ekzemple la Distrikto Kolumbio en UsonoKanbero en Aŭstralio.

Tenoĉtitlano, la antikva urbo, estis urbo sur insuleto en mezo de lago. Tamen, la urbo kreskiĝis sur la lago, kaj la akvo sekiĝis. Tenoĉtitlano jam estis granda urbo, kiam venis la hispanoj, kaj nun Meksikurbo estas unu el la plej grandaj urboj en la mondo.

Antaŭ 1972, Meksikurbo estis la ĉefurbo de la Federacia Distrikto, sed tiun jaron, administrativa reformo ŝanĝis ties statuson, fakte malaperigante ĝin. Ĝi estis dividita en kvar distriktojn (delegaciojn), kiuj aldoniĝis al la jam ekzistantaj 12 delegacioj de la Federacia Distrikto. Tiel, nun, la Federacia Distrikto konsistas el 16 delegacioj. Kaj Meksikurbo, kiel politika kaj administrativa estaĵo, ne plu ekzistas. Do, en la praktiko, nun Meksikurbo kaj Federacia Distrikto estas la samaj.

Ĝis 1997, la urbestro estis nomumita de la prezidanto. Sed tiun jaron, leĝa reformo ebligis al la loĝantaro elekti sian urbestron. La unua elektita urbestro, nomata guberniestro, estis inĝeniero Cuauhtémoc Cárdenas, de la Partio de la Demokratia Revolucio (PRD). De tiam, ĉiuj guberniestroj estis membroj de la PRD (centro-maldekstra). La nuna guberniestro estas Marcelo Luis Ebrard Casaubon.

Meksikurbo havas la karakterizajn problemojn de la grandaj urboj: polucio, malsekureco, transporto, manko de akvo, k.t.p. sed ankaŭ la urbegajn karakterizajn malproblemojn: diverseco, pleneco, kulturo, konkuro, opcioj, k.t.p

Geesperantistoj el Meksiko

Vidu ankaŭ

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al

Eksteraj ligiloj

  Distrikta Registaro
  Retejo pri restoracioj, trinkejoj kaj noktejoj
  Aerfotoj
  Meksiko, turismaj informoj en esperanto enretigitaj de Alejandro Mejía


 
Provincoj (subŝtatoj) de Meksiko
Meksika flago
Aguascalientes | Baja California | Baja California Sur | Campeche | Chiapas | Chihuahua | Coahuila | Colima | Durango | Guanajuato | Guerrero | Hidalgo | Jalisco | Jukatanio | Estado de México | Michoacán | Morelos | Nayarit | Nuevo León | Oaxaca | Puebla | Querétaro | Quintana Roo | San Luis Potosí | Sinaloa | Sonora | Tabasco | Tamaulipas | Tlaxcala | Veracruz | Zacatecas
Federacia Distrikto (Distrito Federal)

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net