|
Article on other languages:
|
Metro (simbolo: m) estas la baza unuo por longo en la Sistemo Internacia de Unuoj (SI). Tiu longo-unuo donis nomon al tuta sistemo de mezurado, la metra sistemo, kiu baziĝas sur strikte difinitaj bazaj unuoj kaj ties dekobloj kaj dekonoj, centobloj kaj centonoj, milobloj kaj milonoj, ktp., kaj kiu realiĝas en iomete diferencaj versioj, nuntempe ĉefe en la Sistemo Internacia. La metra sistemo estas aprobita en la tuta mondo kaj praktike uzata preskaŭ ĉie ekster Usono. Origine (1791) unu metro estis difinita egala al dekmilion-ono de kvarono de meridiano, t.e. dekmilion-ono de la distanco de la teraj ekvatoro kaj poluso. Post precizaj mezuradoj de meridianaj arkoj en Eŭropo kaj Peruo, oni konstruis t.n. arkivan metron, platenan bastonon kun longo kiel eble plej ekzakte egala al la origina difino. Poste oni konstatis, ke difini la bazan unuon per mezuro de la Tero estas nepraktike kaj eĉ iom dubsence, kaj la arkiva metro mem akiris statuson kiel difinilo de la nova longo-unuo. Internacie la metro estis akceptita nur en 1867, post kiam la Asocio por Eŭropa Gradomezurado, antaŭaĵo de la Internacia Geodezia Asocio, decidis oficialigi ĝin en la tuta Eŭropo. Post pluraj Internaciaj Konferencoj pri Pezoj kaj Mezuroj, estis subskribita la Internacia Konvencio pri la Metro (1875) kaj fondita la Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj. La nova Buroo produktis novajn metro-etalonojn, kun kversekco X-forma, el plateno-iridio, kaj en 1899 unu el ili estis elektita la nova prototipo de la metro. La prototipo estas daŭre konservata en Parizo, en kondiĉoj tiam difinitaj. La scienco kaj tekniko de mezurado evoluis, kaj en 1960 estis adoptita nova, pli precize komparebla difino: ekde tiam unu metro egalis 1 650 763,73-oble la ondolongon de difinita radiado de kriptono (la transiro de kriptono-86 inter energio-statoj 2p10 kaj 5d5, la oranĝa spektrolinio de kriptono). La difino de 1960 validis ĝis 1983. Tiam la 17-a Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj akceptis eĉ pli precize mezureblan normon: unu metro egalas la distancon, kiun lumo trapasas en vakuo en unu 299 792 458-ono de sekundo. Tiu nova difino samtempe fiksas la lumrapidon, kiu ekde tiam do estas ekzakte 299 792 458 metroj en sekundo. La redifinoj en 1960 kaj 1983 kompreneble ne celis ŝanĝi la metron, nur doni bazon por pli preciza mezurado.
Dekobloj kaj dekonoj de la unuo metro
Kilometro Decimetro Centimetro Milimetro Mikrometro Nanometro Nanometro en metalo korespondas proksimume al la distanco de kvar najbaraj atomoj. La plej etaj strukturoj videblaj per optika mikroskopo grandas proksimume 200 - 500 nm groß. Por ekzameno de strukturoj pli etaj ol tiuj, uziĝas specialaj elektronikaj mikroskopoj. Vidu ankaŭ: Nanoteknologio Pikometro La pikometro taŭgas por priskribo de longecoj de atomoj. La atomo de hidrogeno havas atoman radiuson de 37 pm. Pli grandaj atomoj atingas grandecojn de pli ol 200 pm. Ankaŭ la ondolongo de Gama-radioj mezuriĝas en pm. Femtometro 1 femtometro, simbolo fm, estas la biliardono de metro kaj la bilionono de milimetro: 1 fm = 10-15 m. Femtometro uziĝas en la atoma kaj nuklea fiziko, por plifaciligi la skribadon de nombroj ekzemple de la diametroj de atomkernoj (proksimume 10 fm). Protonoj kaj neŭtronoj havas diametron de proksimume 1,6 fm. Vidu la jenajn listarojn:
Vidu ankaŭ jenon:Eksteraj ligiloj |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net