Mez-Azio estas interna parto de Azio, kiu inkluzivas teritoriojn de iamaj sovetaj respublikoj: Uzbekio, Kirgizio, Taĝikio kaj Turkmenio. Al Mez-Azio ofte apartenas ankaŭ sudaj partoj de Kazaĥstano, sude de Aralo-Irtiŝa akvodivida linio. Granda parto de la teritorio estas okupita de dezertoj Karakumo kaj Kizilkumo, ĉirkaŭita sude kaj oriente per altaj montaroj: Kopetdago, Pamiro ka. Tra la Mez-Azio fluas riveroj Amu-Darjo kaj Sir-Darjo. Ĉi tie troviĝas Arala Maro (fakte lago!) kaj lago Balĥaŝo.
Ĉi tiu artikolo pri "Mez-Azio" ankoraŭ estas ĝermo pri geografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.